La Tabernanthe Iboga.
La Tabernanthe Iboga estas malgranda arbeto, kiu kreskas en la
ekvatora arbaro,
precipe en Gabonio, en Ekvatora Gvineo, en la du Kongolandoy kaj en
Kamerunio.
En Gabonio la radiko estas uzata de la Bwiti-o Mitsogho-a
por la rita transiro de la infaneco al la plenkreskeco.
La Fang-oy prunte prenis la planton kay parton de la ritaro por
krei sinkretisman religion, la Bwiti-o Fang-a, en kiu la
radiko estas manghata dum la religia inicado. La Bwiti-o Fang-a
koncernas la popoloyn Pahuin-ayn de Gabonio, de Ekvatora Gvineo
kay de Kamerunio.
La Iboga' estas ankau uzata en Kongolando (eks-Zairio) por kuraci
la psikayn perturboyn, en la ritaro "Zebola".
La ibogaino.
La ibogainon, kiu estas indola alkaloido entenata de la radikoy kay
de la shelo, oni distingis kiel chesigilon de la psika kay fizika dependenco
ye la kokaino, ye la heroino kay aliay opiazhoy, kay ankau ye la substituay
medikamentoy (metadono au buprenorfino). Jia efiko fakte koncernas kun
pli-malpli da efikeco chiuyn dependecoyn : medikamentan, alkoholan au tabakan...
La unua eksperimentinto de tiu efiko estas Howard
Lotsof, kiu baraktadas yam de 30 yaroy por medicine uzi jin oficiale
kontrau la toksomanioy.
La ibogaino estas ankau uzata en psikologio
kay en psikiatrio, char ji ebligas regresoyn jis la pley frua infanajo.
|