Don Allan,
fragmentoy de la revuo: "Primal renaissance, the journal of primal
psychologie". Printempon 1996.
(.....)
La kapableco, kiun posedas la ibogaino por chesigi la fenomenon de dependeco,
estas la origino de la freshdata intereso pri ji : (...)
La ibogaino estas malpli konata kiel rimedo por plifaciligi la psikoterapion
(...)
Fortigita de kvar patentoy usonay por chesigi la dependecon ye la heroino,
la kokaino, la alkoholo kay la nikotino ( Goutarel kaj kunlaborantoj,
1993, Howard Lotsof, 1995 ), la ibogaino shaynas tuy profiti de
grandegay investadoy
Tamen la situacio estas multe pli kompleksa ol ji aspektas.
La ibogaino estas kontrauleja nur en du landoy : Usono kaj Belgio.
En Usono ekde 1993 oni senchese eksperimentadis la ibogainon kiel chesigilon
de la dependeco.(...)
La gigantay firmaoy de la farmacia industrio estas interesitay sed retenemay
char la naturay molekuloy ne povas esti patentigitay.
Nu la ibogaino estas ekstraktita el natura fonto, el planto nomita Tabernanthe
Iboga, kiun oni trovas en la ekvatora arbaro afrika. Kay jis nun neniu
laboratorio sukcesis ellabori kemian imitazhon ( Hudson Valley Business
journal 1996 ).
Kvankam oni apriore povas kredi, ke eblus vendi multege da ibogaino,
tiu molekulo tamen ne estas konforma al la tipay preskriboy, kiujn la kemia
industrio estas preta vendigi char la pleymulton de tiay preskriboy oni
uzas chiutage dum semaynoy, monatoy au yaroy.
Nu sufichas por kuraci unusola dozo da ibogaino kun poste plurmonata
psikoterapio.
La ibogaino ankau ne estas klasebla lau la normoy uzitay por klasifiki
la efikoyn de la psikefikay drogoy (Blakeslee 1993,
Goutarel
kaj kunlaborantoj 1993, Strassman 1995). Ji ne estas "distra" drogo,
jia agado kay jiay efikoy estas tre malsimilay kay multe pli kompleksay
ol tiuy de la pleymulto de la aliay drogoy halucinay. La glutado de la
ibogaino ne faciligas la kontaktoyn inter la homoy kay kauzas plurhoran
periodon, dum kiu la paciento ne povas au ne volas paroli. La fiziologiay
efikoy dauras 24 au 36 horoyn, kun nauzoy.
Mi opinias, ke necesas fari multayn aliayn esploroyn pri tiu temo. La
legantoy dezirantay pliayn informoyn pri la ibogaino turnu sin al la yam
verkitay artikoloy pri jia historio (...), pri jiay kemiay kvalitoy kay
pri jia tokseco (...), en la gazetoy "alternativay" kay "grandkvante eldonitay".
Pli kay pli laboroy pri la uzado de halucinay drogoy en psikoterapio
kay en psikiatrio estas publikigitay en la gazetoy medicinay kay sciencay
(...). Chiu el ili estas fascina studo pri psikedelay drogoy, kiuy eblus
utili al la psikoterapiistoy.
CHU MIRAKLA KURACILO ?
Por plie scii pri la eblay uzoy de la ibogaino en psikoterapio, mi kunparolis
kun Eric Taub, kiu verkis pri jiay kvalitoy por faciligi la "regreson".
Taub
intencis malfermi ekster Usono klinikon por uzi la ibogainon. Li parolis
al mi pri pluray personoy spertintay la ibogainon ekster Usono. Kvankam
oni faris neniun statistikon pri la potenco de la ibogaino por faciligi
la regreson, la kvar personoy, kiujn mi intervyuis, atestis divers-nivele
pri progresoy lau tiu celo.
La unua persono ne konstatis "regresigayn progresoyn", la dua trovis
la ibogainon psiko- terapie utila sed ne specife "regresiga", kay la tria
konstatis marjenajn progresyjn. La kvara persono atestas pri impresay sukcesoy
en regreso...
Kvankam konsiderante la intervyuoyn faritayn kay la dokumentaron konsultitan,
mi eble ne konsilus uzi la ibogainon en psikoterapio, tamen mi kunmetis
chi-malsupran transskribon de la intervyuo, kiun mi realigis kun psikoterapiistino
Sarah
Emanon. El la kvar personoy shi estas tiu, kies sperto estis la pley
pozitiva. Se chiuy homoy estus akirintay tiayn rezultoyn en psikoterapio,
la ibogaino ya meritus la titolon de "Kuraca Miraklo".
INTERVYUO DE SARAH EMANON ( marton 1995 )
DON ALLAN : Kiuyn esploroyn oni povus fari en "kliniko
de la ibogaino" ?
SARAH EMANON : Se mi estus direktorino de "kliniko de
la ibogaino", mi farus la tri yenayn tipoyn de esploroy :
-
nuligo de dependecoy
-
psikoterapio
-
ankau spiritay au inicay esploroy
Ili estas la tri nedisigeblay aspektoy de la efikoy de la ibogaino, au
prefere la tri vidpunktoy, la tri manieroy por esplori la efikoyn de la
alkaloido.
DA : Kiom da tempo dauras la efiko ?
SE : La persono fizike sentas la efikoyn de la ibogaino dum 24
jis 36 horoy.
DA : Kiel la ibogaino chesigas la dependecon ?
SE : Plurvoye. Unue ji chesigas la dependecon agante che la nervochelay
riceviloy, kay tiel ji nuligas la fenomenon de la drogo-manko, kies chiuyn
efikoyn (doloro) ji forvishas. La paciento ne suferas dum la senigado.
DA : Chu estas fiziologia procezo ?
SE : Yes, sed tio ne signifas, ke la persono estas psikologie
senigita ye sia dependiga substanco. Tio signifas, ke la persono ne suferas
pro la drogo-manko dum kelkay tempoy, dum ia "fenestro", kies dauro varias
lau la homoy. Kutime dum deko da tagoy la paciento sentas sin pley fresha
kay sana.
Poste okazas dua "fenestro", kies daùro varias inter unu kay
ses monatoy lau la individuoy, dum kiu la paciento sentas nenian drogo-mankon.
Sed post la malapero de tiu "fenestro" psikologiay faktoroy kauzintay
la dependecon revenas ...se poste neniu kuracado estas daurigita. Tial
endas kompletigi la ibogainan kuracon per daura psikoterapio.
DA : Kiel ?
SE : Diversmaniere. Se temas pri sentoksiga kuracado, pro la
glutita dozo la paciento ne plu povas interparoladi dum du jis ses horoy
post kiam manifestijis la unuay efikoy. La terapiisto do ne povas agi dum
la tempo, kiam la alkaloido estas pley aktiva. Li do devas interveni antaue
kay poste.
DA : Chu necesas tiu periodo de "granda aktiveco" (peak)
de la ibogaino, se la paciento ne povas interparoli kun la terapiisto ?
SE : Yes, char tiam realijas la nuligo de la drogo-manko.
DA : Chu la ibogaino chiam plene efikas por fiziologia senigo
de dependigay substancoy?
SE : Preskau. Mi audis pri nur kelkay kazoy de senefikeco de
la ibogaino. En la pley multo de tiuy kazoy dua dozo efikis. Tiuy problemoy
precipe okazis dum senigo ye la metadono.
DA : Kiom da tempo estis inter la unua dozo kay la dua ?
SE : Post kelkay tagoy dua dozo povas esti glutita, se la kuracisto
de la kliniko pruvas la nechesigon de la dependeco kay se konsentas la
paciento.
DA : Nun ni denove priparolu la terapiayn aspektoyn de la sendependiga
kuracado. El kio konsistas la terapio antau kay post la aktiva periodo
da 24-36 horoy ?
SE : Ni informijas pri la medicinay kay psikologiay eventoy pasintay
de la paciento, kun biografiay elementoy pri lia infanajo. Sed la pley
grava parto de la prepara interveno estas komprenigi al la paciento la
necesan daurigon de psikoterapio post la kuracado per la ibogaino. Unu
el la kondichoy por la akcepto en kuracado per la ibogaino estas, ke la
paciento estu sin aranjinta por sekvi psikoterapion post sia foriro el
la kliniko. Endas, ke li antaupreparis postkuracadon kun psikologo informita
pri la tipo de la kuracado kay de la laboro farota.
DA : El kio konsistas la terapio post la aktiva periodo da 24-36
horoy ?
SE : La efikoy de la ibogaino dauras multe pli longe ol nur tiu
periodo da 24-36 horoy. La ibogaino malfermas unuan fenestron dektagan,
dum kiu la psikologiay defendoy de la paciento estas malfortigitay, kay
kiu ebligas al la terapiisto liberan aliron al la psikologia procezo de
la paciento. Che la kliniko ni organizas tritagan psikoterapion individuan
kay grupan tuy post la aktiva periodo de la ibogaino. Kutime ni faras dum
du tagoy preparan enketon psikologian pri la paciento. Poste ni uzas la
ibogainon kay fine la paciento estas akceptita en domo, kie okazas la psikoterapio
dum tri tagoy.
DA : Vi menciis tri malsamayn tipoyn de laboroy realigitay pri
la ibogaino : chesigo de la dependeco, psikoterapio kay spiritay esploroy.
Chu ili okazas en tri malsamay kunvenoy au chu tiuy tri tipoy de laboroy
okazas en sama kunveno ?
SE : La tri malsamay formoy de interveno varias lau la glutita
dozo da ibogaino, kay do lau la rezulto celita de la terapiisto. Tamen
la limoy de tiuy tri kampoy ne estas "netraireblay". Ekzemple iu povas
veni kun intenco kuraci sian dependencon kay malkovri kial, kay kiel, li
falis en dependecon.
DA : Chu vi instigas la pacientoyn, por ke ili provu malkovri
kiel komencijis ilia dependeco ?
SE : Yes. La anuaùterapia kunveno helpas ilin al tio.
DA : Chu vi permesas al la paciento partopreni kuracadon per
la ibogaino, ech se li diras, ke li ne intencas scii kiel li falis en la
dependecon ?
SE : Yes. La ibogaino chesigas la dependecon ech se la paciento
ne intencas tion. Mia persona metodo estas "historia" : mi petas al miay
kutimay pacientoy, ke ili demandas al si tiun demandon yam longtempe antau
ol ekkomenci la kuracadon per la ibogaino. Sed la kuracay metodoy de la
terapiistoy estas diversay, kay iuy ne faras tion. Ni havas pacientoyn
, kiuy preferas labori lau la psikologio "scikapabla" au "konduta" (behavurista)
DA : Chu eblas al paciento, kies unua motivo estas la chesigo
de la dependeco, profiti spiritan efikon en la sama kunveno ?
SE : Yes. Fakte paciento, kiu havas tiuyn tri intencoyn psikologian,
spiritan kay chesigan, profitos la tri efikoyn de la ibogaino.
DA : Kion signifas "havi intencon spiritan au inican" ?
SE : La pacientoy eble volas malfermi spiritayn pordoyn, kion
ayn tio signifas por chiu el ili individue.
DA : Chu la personoy, kiuy ne suferas pro dependeco ye
iu substanco, povas partopreni kuracadon per la ibogaino pro pure psikoterapiay
motivoy ?
SE : Yes, iel. Ili povas partopreni jin kay rompi dependecon
rilatantan kun konduta misfunkcio, kun psikosocia devoyijo. ( chu tia dependeco
malsimilas al tiu kemia ? )
DA : Chu vi diras, ke chiu persono venanta al "ibogaina" kunveno
rigidiiis en iuy kondutay skemoy dependigay, kiun oni povas rompi same
kiel kemian dependecon ?
SE : Yes, sed ekzistas gravega malsameco : la ibogaino chesigas
kemian dependecon sen iu ayn procezo psikologia au emocia. Sed la dependecoy
kondutay, psikologiay au emociay ne povas esti rompitay sen procezo psikologia
au emocia. Havi la ghustan intencon kay la justan enrigardon estas partoy
de la procezo.
DA : Chu estas aliay malsimilecoy inter la terapia laboro kay
la sendependiga laboro ?
SE : En la terapia laboro la dozo da ibogaino estas sufiche malforta
por ebligi al la paciento daurigi psikologian procezon kun sia terapiisto.
Li povas esprimiji dum preskau la tuta "aktiva" periodo de 24-36 horoy.
Tio signifas, ke li ne estas regata de la fiziologiay efikoy de la ibogaino.
DA : Chu vi povas iom pli priskribi la terapian procezon ?
SE : La terapia kunveno komencijas antau la glutado de la ibogaino.
Oni priparoladas kion la persono volus shanji en sia vivo, kiuyn kondutoyn
li volus korekti kondiche ke li kapablus konscie identigi ilin...lian infanajon,
liayn rilatoyn kun lia patrino, lia patro, lia kunvivantaro...la aliayn
eventoyn decidigayn : la lerneyo, la eklezio...pro klarigi la intencoyn
antau ol ekuzi la ibogainon.
DA : Kion okazas kiam la persono glutas
la ibogainon ?
SE : Post la glutado de la ibogaino disfalas la psikay baroy
kay malfortijas la psikologiay defendoy. Mi provas per demandoy helpi la
pacientoyn por revigligi la pasintecon. Mi provas rekonduki ilin pley foren
kiel eble. Iuy pacientoy revenas jis la 12yara ajo, aliay jis la 4-5yara
ajo, aliay jis la bebajo kay ech jis tempoy proksimay de la naskijo. Kvankam
mi ne laboris pri la spertoy antau au tuj post la naskijo, mi kredas, ke
la ibogaino povus faciligi tiayn laboroyn
DA : Chu vi povas precizigi kiel vi rekondukas la pacientoyn
al la pasinteco, kay kio okazas dum la laboro ?
SE : Yes. Post kiam la ibogaino estas glutita, mi diras al ili
: " parolu al mi pri viay timoy nunay". Ili parolas al mi pri ili. Poste
mi petas de ili, ke ili revenu al la pasinteco : "kiam por la unua foyo
vi memoras tiun timon ?" Kay ili revenas sufiche foren en la pasinteco,
lau maniero klara kay kvazau "fizika". Ili cheestas la travivazhon. Ili
travivas sian regreson kiel hipnotan trancon. Poste ili revenas al la estanteco
kvazau ili resaltus antauen kay reen. Ekzemple, ili povas ekkrii : " Yen
! Mi trovijas en la dekyara ajo, kay, HO !...Nun mi estas kun mia edzo
au mia edzino, en la laboreyo, kay...Denove mi estas dekyaraja, kay mi
estas en la sama situacio"...ktp
DA : Chu tia resaltado en la tempo estas specifa ye la ibogaino
?
SE : Yes. Ofte tio okazas al tiuy, kiuy glutis la ibogainon ech
se ili nur intencis chesigi dependecon. Tio spontane okazas al ili. Tio
neniel rilatas kun la stilo de la terapiisto, sed ya tio okazas kay funkcias.
La ibogaino instruas al mi kiel atingi kay malkonstrui iliayn fi-kondutoyn.
DA : Chu vi estas diranta al mi, ke la ibogaino instruas al vi
kiel fariii pli bona terapiistino? Kay chu tio influas vian agmanieron
dum viaj laboroy, ech kiam vi ne uzas la ibogainon ?
SE : Yes juste. Ekzemple mi laboris kun viro, kiu regresadis
jis la dekyara ajo kay estis terurigata de sia grandega, kolerema kay perfortema
patro. Poste la paciento revenas al la nuna tempo kay ekkonscias pri siay
nunay timoy, kiuy ne shanjis kay igas lin timema kay introvertita homo.
Poste li denove estas revenigita al sia pasinteco, kay denove ektimas...
Poste li denove revenas al la estanteco. Dum tiuy tempay iroy kay reiroy
la timo iom post iom malplifortijas : la patro perdas iom post iom sian
regpovon. Nun, kay tio estas specifa ye la ibogaino, la patienco povas
iri internen de sia patro : "HO ! Sed ya ankau li timas ! Li ne scias kion
fari kun mi, lin konfuzas lia situacio, lin suferigas strechijo kauzita
de lia medio"...Tiel la patro ekperdas sian regpovon super la knabeto,
kay la timo iom post iom stompijas. Denove en la nuntempo, la paciento
farijas ankuù malpli timema kay povas agi sen timo.
DA : Chu dauras tiu konduta shanjo ? Chu la persono memoras kay
povas daure uzi tion lernitan ?
SE : Nu tiuy efikoy ne nur dauras en la konscio de la paciento
sed ankau shaynas agi en lia chiutaga vivo, kie li nun ektraktas la negativayn
situacioyn malsimile kiel li estus farinta antau la kuracado per la ibogaino,
kay li tutklare ekkomprenas tion. Li ne plu same kontrauagas
fronte al iuy situacioy.
DA : Chu vi sugestas ian mekanismon fiziologian,
kiu modifias la kondutan skemon de la individuo ?
SE : Mia sento estas, ke okazas fiziologio-kemiay modifoy dum
tiu psikologia procezo. Kiam oni laboras ekzemple per la hipnoto kay kiam
la persono estas en tranco, oni povas atingi lian memoron ye la chela nivelo,jhian
kemian spuron. Per la ibogaino la korpo de la paciento estas tiel fiziologie
kay kemie malfermita, ke li "fizike" resentas siayn pasintazhoyn. La kemiayn
modifoyn oni spertas fiziologie. Eblas, ke la korpa kemio estus iel reorganizita
por malebligi la ripetadon de la konduta skemo ( pattern ).
DA : Bone. Nun ni parolu pri la tria tipo de laboroy, kiuyn vi
organizas : tiuy nomitay de vi spiritay au inicay. Chu la homoy venas che
vi por tio, au chu tio okazas senintence ?
SE : Ambau ! Ofte homoy konsultas min por terapia laboro kay
havas paralelayn spertoyn spiritayn. Mi kredas scii kiel la ibogaino faciligas
la spiritayn spertoyn. (...) La ibogaino agas dumaniere : unue ji havigas
ian sperton vizian au spiritan, due kay pli grave ji malebligas la kutiman
pensmanieron, saturante la nervan sistemon psikologie kay emocie kun au
sen halucinoy. Tiam okazas la spirita iluminijo. Kay speciale se la persono
estas malfermata por la spirita sperto, li trovos motivadon, novan forton,
novan energion, kiu ekde tiam akompanos lin.
DA : Chu vi akceptas en via kliniko homoyn, kiuy havas nur spiritayn
motivoyn ?
SE : Yes.
DA : Chu la dozo estas malsama por spirita laboro ?
SE : Ne devige malsama estas la dozo : eble iom pli granda ol
tiu por terapia laboro, sed multe malpli granda ol
tiu por chesigi dependecon. Ni volas saturi ( overwhelm )
la sistemon nur dum mallonga tempo. En terapia laboro ni chiam kontrolas
nin mem, kiam ni spertas tiayn regresigayn vizioyn kiayn : "Mi memoras,
kiam mi estis sesyaraja...".
Dum spirita laboro la pacienton oni devas saturi per la ibogaino trans
lia kontrol-limo. Kompreneble dum terapia laboro la paciento povas "shvebi"
au "gliti" al mallonga sperto inica.
DA : Chu vi gvidas la pacientoyn per terapia metodo dum la laboro
?
SE : Yes ya. Sed en la kazo de chesigo de dependeco estas periodo
da minimume du horoy, kiam la paciento deziras resti sola kun siay memoroy,
iliay propray rilatoy kay dinamikoy. Dum tiu periodo la paciento kushas
kay ne kapablas leviji au ech interparoli kun la terapiisto. Tiam estas
la momento, kiam la paciento estas mergita en siay fluantay memoroy kay
trovas en ili instruoyn pri si mem. Oni povas renkonti tiun "mem-analizan"
periodon okaze de laboroy terapiay kay spiritay, sed malpli intensan kay
malpli longan.
DA : Chu la pacientoy multe parolas al vi antau au post tiu kulmino,
dum kiu ili estas neatingeblay ?
SE : (...) La pacientoy chiam bezonas du au trihoran periodon,
dum kiu ili deziras "shvebi" solay kun siay memoroy.
Poste ili venas por paroli al mi kion ili spertis.
DA : Chu la uzado de la ibogaino estas konsilinda al homoy, kiuy
yam sekvis multayn psikoterapioyn kay mem-analizadoyn antaue ?
SE : Yes, tre. Mi multe laboris pri mi mem kay mi opinias, ke
chiu homo en sama kazo kiel la mia povus konsideri la ibogainon kiel potencan
ilon. Ech nenion sciante pri la ibogaino, iu kutima ye la laboro pri si
mem kay ye la introspekto tuy scius kiel pley bone por si mem profiti la
efikoyn de la ibogaino.
DA : Kiom da foyoy vi uzis la ibogainon por vi mem ?
SE : Tri. Chiuy tre malsamay.
La unua dozo estis po 5 mg/kg. La dua po 6,5 mg/kg kay la tria po 11
mg/kg. Dum la unua foyo mi havis plurayn intencoyn : unue, char mi estis
adoptita, mi volis provi kontaktijon kun mia biologia patrino, kiun
mi ne konis. Poste, char mi konsideris miayn homayn rilatoyn kiel malsukcesoyn,
mi volis kompreni kun kiu skemo ili identijis. Kay pro pura sciemo mi volis
serchi che miay antauay vivoy.
DA : Kio okazis dum la unua provo ?
SE : Mia ideo estis helpi min per fotoy de mia infanajo, kiuyn
mi atente rigardis antau la laboro kay kiuyn mi gardis kun mi dume. Kiam
la ibogaino ekagis, mi eksentis, ke emocioy emanis el la fotitay homoy,
el mia patro, el mia patrino, ankau el miay adoptintay gepatroy. Kio estis
ili kay iliay emocioy, tio shayne eliris el tiuy fotoy por invadi min.
Tiel komencis la procezo : laborante pri mia patro mi ekperceptis tiun,
kiu li estis, kay kiayn reagoy kontraùuli mi havis.
Mi koncentrijis pri la fakto, ke li estis tre bone protektita. Mi revidas
min multfoye provantan sensukcese atingi lin. Poste mi vidis mian nunan
rilaton kun viro kay kiel ankau ne eblis al mi atingi lin.
Poste mi revenis al mia patro. La iroy kay reiroy dauris jis kiam mi
havis diversayn vidpunktoyn pri la problemo. Sed io mankis.
Poste mi revenis ankorau pli foren al la pasinteco. Tiam mi ne konsciis,
ke mi estis glitanta al la dua fazo. Mi regresis his la momento, kiam mia
adoptopatrino tenis min beban en siay brakoy.
Mia kapo kay mia nazo frapis kontrau shia kolo. Tion mi sentis tiam
fizike kay gardis en mia memoro. Kia stranga sento ! Poste mi sentis, ke
io ne "glatis". Mi memoras mian reagon, tio kauzis mian kapmovon.
Mi ne volis esti apud shi...Mi provis malligi min for de shi, char
shi ne odoris la justan odoron, sed ech ne sukcesis
teni mian kapon rekta ! Tiam mi ekkomprenis, ke mi izolijis en mi mem (
entirijo ). Kay mi vidas min provantan atingi la aliayn homoyn, kiam ili
ne povas atingi min char mi igis min neatingebla.
Kay jen mi estas helpanta homoyn, kiuy same kiel mi mem ne eliras el
si mem. Por mi tiu sperto estis pli la komenco de **** de mia propra procezo
psikologia ol vivo prokure.
DA : Audante vian emociplenan vochon, oni
dirus, ke vi priskribas fulman sperton kiel re-alproprijon de si mem ?
SE : Ho, yes ! Neniam antaue mi sciis tion, kay mi faris
dum yaroy psikoterapion sen atingi tiun rezulton. Mi vidis, ke mi neniam
kreis ligoyn kun mia adoptopatrino. Por la unua foyo mi spertis tiun mankon,
mi sentis jin, kay mi komprenis kial ji ekzistis : shi ne odoris la justan
odoron, shi ne estis mia vera patrino.
DA : Kio okazis poste ? Tiu rakonto farijas pli kay pli interesa.
SE : Poste mi sentis kvazau oni transportis min alien, kay ankau
solecon. Tiu sento ne estis malagrabla, sed grandega estis tiu soleco.
Mi perceptis jin kiel la rifujeyon, kie mi izolijas kiam la okazazhoy ne
glatas. Char estis neniu por prizorgi min, mi lernis kiel prizorgi min
mem, sole. Kay do foye mi devas sciis kiel izoliji por rekonstrui min,
denove rekunigi min. Mi iris de tiu sento de soleco al pozitivay sentoy
de kunestado kun iu, poste mi trovijis denove sola. Poste mi sentis, ke
tiu fazo estis finita, kay mia atento direktijis al miay antauay vivoy.
Ekde kiam mi esprimis tiun deziron, mi trovijis marshanta en fermita loko
malhela kay humida kun muroy kovritay de reliefazhoy au de skulptazhoy
ye tipo mayaa. Mi ne konforte sentis min en tiu medio. Mi esprimis la deziron
reveni, kay revenis.
DA : Kiom da tempo dauris tiu sperto ?
SE : Chio, kion mi priskribis, dauris kvin au ses horoyn.
DA : Chu vi kapablis komuniki dum tiu sperto ?
SE : Yes, sed ofte tre malrapide. Dozo po 5 mg/kg ne sufichas
por vere saturi mian nervan sistemon kay por malebligi al mi la paroladon.
Malgrau chio estis momentoy, kiam mi ne volis komuniki kay kovris per muziko
la demandoyn de la helpantoy, kiuyn mi ne respondis. Poste ili shayne tushis
gravan punkton kay mi plene konsentis kun ili.
DA : Kio okazis post la 5-6 horoy, kiuyn vi priskribis al ni
?
SE : Mi ne dormis dum la tuta nokto kay daurigis la procezon
dum multay horoy.
DA : Chu vi daurigis la procezon pri via biologia patrino kay
pri via adopta patrino, post kiam vi finfine estis dorminta ?
SE : Yes, ankorau dum ses monatoy en chiusemaynay psikoterapioy.
La uzo de la ibogaino donis al mi la tuyan envion por rekomenci psikoterapion
pri tiu procezo, tro fundamenta por ke mi sola ektushu jin.
DA : Kiom da tempo pasis inter via unua kay via dua sperto de
la ibogaino ?
SE : La dua sperto okazis unu yaron poste. Mia unua sperto okazis
en marto 1993, la dua printempe de 1994, kay la lasta en decembro 1994.
Unu au du monatoyn post mia unua sperto, mi ekkonsciis irante che mian
adoptopatrinon, ke mia malnova demono ne estis malaperinta. Mi revenis
malamante min mem, kay ekkonsciis, ke la konduta skemo ne estis rompita.
Kiam mi decidis fari duan provon per la ibogaino kay laboris pri tiu temo,
mi ekdivenis la subtilayn sekretoyn de mia vivo. Mi ne estus ekvidinta
tion, se mi ne estus koncentrijinta pri tiu problemo. Mi ankau intencis
rekonekti min kun la spirita mondo, kiun mi shatis dum mia junajo. Mi havis
tiuyn du intencoyn.
DA : Chu funkciis por la du ?
SE : Dum la dua laboro, mi probable pasigis mian tutan tempon
por kompreni mian procezon de mem-malfamigo. Mi apenau alproksimijis al
la spirita flanko. Tiufoye min akompanis psikologa
amikino, kiu sciis chion tiam scieblan pri mia infanajo.
DA : Kiel komencijis tiu sperto ?
SE : Mi komencis priskribi tion, kio malamigas min de mi mem,
unue en la nuna tempo, kay poste en mia pasinteco pli kay pli foren. Mi
esploris memoroyn, kiuyn mi yam konis, sed kiuy aspektis al mi sub nova
prilumo kun novay koneksoy. Mi memoris mian adoptan patrinon, kiu sekvis
min chie en la domo dirante tiayn eldirazhoyn negativayn : "Vi ne daure
sekvas vian ideon, vi neniam faras ion...Chu vi vidis la fi-aspekton de
viay amikoy, kiuy chiuy estas venkitoy ( looser ), kiel vi chu ne
?..."
Mi respondis ian yenon : "ya, ya...". Kay tiam shi diris al mi : "
Kiam vi respondas al mi, diru : Yes, kara patrino mia." Kay mi ripetis
shiayn paroloyn neniam sukcesante trovi la justan tonon, neniam. Poste
shi ekblekadis. Kay ankau mi ekkriadis, pro teruro. Kay fine shi diris
al mi : "Mi chiam sciis, ke vi estas freneza... vi estas malsana, vi bezonas
helpon..."
Kay mi rifujis en mia dormochambro, malamante min pro mia memperfido.
Mi zhur- promesis al mi, ke ye la venonta foyo, kiam shi tiel agos, mi
gardos mian serenecon, kiel dezirus mia patro. Mi devis "elteni", char
la malo signifus por mi, ke mi vere estis freneza.
Mi travivis kay retravivis tiun senton, mian koleregon kontrau
shi, shian koleregon kontrau mi, similayn scenoyn dum kiuy mia patro cheestis
sed ne protektis min, ne intervenis.
Poste, reveninte al la nuna tempo, mi vidis, ke tia situacio dronigis
min en tiu sento de bridita kolerego kay de mem-malfamigo. Mia reago estis
identa : ech se mi sukcesis regi mian koleregon, ji chiam estis cheestanta.
Iom post iom dum tiuy tempay iroy kay reiroy mi ekkomprenis miayn rilatoyn
kun mia adopto-patrino lau alia vidpunkto, alia alirmetodo. Shi estis grandega,
fronte al malgranda estazho, mi. Mi ekkonsciis, ke mi estis ne tiu abomena
kreitazho sed senkulpa knabineto. Shia kolerego estis misproporcia. Kial
do shi koleregis kontrau tiu senkulpa estazho ?
Kay mia patrino malshvele farijis malbona kay mizera kreitazho, kiu
blekis kontrau knabineto. Poste shi perdis sian tutan regpovon. Por la
unua foyo en mia vivo mi nun sentis tiun travivazhon lau tute nova maniero.
En la sperto okazis periodo, dum kiu mi ne deziris moviji : mi kushis
kay sentis, ke la ibogaino saturis min kiel teksazho chirkau mia korpo
; tiu teksazho etendijis jis Florido, jis Miamio, kie lojas mia patrino.
Mi sentis, ke ji etendjhis kyj ekshiris mian korpon. Mi fizike provis forshiri
jin per miyj manoy.
DA : Kio okazis ye la spirita nivelo ?
SE : Mi poste malkovris, ke ya tiu sento de mem-malfamigo rompis
miayn spiritayn kunligoyn.
DA : Chu vi diras, ke dum la laboro vi ne havis rekte spiritan
sperton, sed ke solvante vian problemon de mem-malfamigo vi nerekte religis
viayn konektoyn spiritayn ?
SE : Yes. Kvankam mi chesigis regulan praktikadon de la meditado
yam longtempe antau mia sperto, mi chiam estis pratikanta la Tay Chi-on.
Proksimume unu monaton post mia dua sperto de la ibogaino, mi trovijis
kushanta sur mia lito kun mia korpo tute trairita de energio. Kay tio komencis
regule okazi al mi : mi estis sur mia lito sed ne povis dormi... mi estis
meditanta kay denove eksentis, ke mian tutan korpon trairis, kvazau invadis,
energio. Post du au tri monatoy da tiay spertoy mi ekkonsciis, ke ilin
kauzis mia intenco religi miayn spiritayn konektoyn dum mia dua kuracado.
Tio okazis ne dum la kuracado, sed post ji.
DA : Chu eblas, ke la ibogaino realigas ankau la nekonsciayn
intencoyn ?
SE : Tion okazis por mi.
DA : Chu estis momentoy dum viay tri spertoy, kiam vi kolerijis,
ploris, au esprimis aliayn sentoyn ?
SE : Dum la dua sperto mi estis emocie trosentema, mi tremis
kay ploris sed malforte, diskrete...
DA : Chu diskrete ? Kiel ?
SE : Ech se mi koleregijis, mia korpo ne esprimis tiun koleregon
lau maniero videbla por observanto. Mia terapiista amikino, al kiu mi estis
konfidinta mian senton, instigis min al "kriado kontrau mia patrino por
elirigi chion-chi", sed mi ne povis fari tion, mi ne kapablis esprimi emocion
kontrau la ekstera mondo.
DA : Kiay estis viay sentoy ?
SE : Mi sentis, ke mi kriegis kay ke mi elirigis tion el mi mem,
sed ne lau fizika maniero.
DA : Chu la efikoy de la ibogaino malebligas viayn korpayn reagoyn
?
SE : Yesjghuste.
DA : Tio gravegas lau la vidpunkto de la primala psikoterapio,
lau kiu oni konsideras, ke endas denove travivi la doloron kay la sentoyn,
kiuy akompanis la eventon. Mi dubas pri la efikeco de la kuracado per la
ibogaino, se la memoroyn oni sentas nur subyektive, kvazau ekstere. Chu
estas ya subyektive ?
SE : Tio ne estas subyektiva !
DA : Chu vi diras, ke iu povas travivi gigantan skuon emocian
sen sperti la fizikayn efikoyn akompanantayn ? Chu la procezoy okazas interne,
sen fizikay efikoy eksteray ?
SE : Mi sentis, ke mia korpo liberigis fluegoyn da energio, sed
mi ne kapablis levi ech nur manon. Mi scias, ke restas al ni malmulte da
tempo, sed mi volus paroli pri sperton, kiun mi faris kun mia fratino dum
mia tria kuracado : mi diris al la akompananto " tremas mia brako !" Mi
povis senti lin penetri en la energiayn ondoyn liberigitayn de mia korpo,
dum lia propra brako ankorau estis ye unu metro for de mi. Mi diris al
mi mem : " Yen, li tushas mian brakon...ne, ne ankorau...nun..." kay mi
sentis lian brakon malsupreniri tra mia disradianta energio...Finfine,
li tushis mian brakon kay diris al mi : "Ne, via brako ne tremas." Ya la
disradiado de la energio liberigata de mia korpo tra mia brako shaynigis
al mi, ke ji estis tremanta.
DA : Kio okazis poste dum la psikoterapio, kiu sekvis viayn spertoyn
kun la ibogaino ? Chu vi revenis al pli kutimay esprimadoy de la sentoy
? Chu tio estis pli...scikapabla ?
SE : la psikoterapioy post la unua sperto malsimilis tiuyn post
la dua. Post mia unua kuraco per la ibogaino mi esprimis miayn emocioyn
"purige" ( catharsis ) dum pluray monatoy. Post la dua kuracado,
mia sento de kolerego estis malaperinta...
DA : Chu vi daurigis psikoterapion post via dua sperto ?
SE : Yes, sed mia intenco estis tiam spirita.
DA : Multan dankon pro tiu interesega intervyuo. |