|
INICADO AL LA BWITI-O
&
SPERTO DE TUYA MORTO
NDE ("Near Death Experience")
Oni devas kunligi la spertoyn "de Tuya Morto"
kun la rakontoy pri la "voyajo" de la Bwiti-istay inicitoy char,
se oni forigas elementoyn el pure kultura deveno, la vizioy kay shanjoy,
kiuy okazas en la persona vivo, estas similay.
Tre multay personoy tanjintay la morton pro grava
akcidento au dronado, kay personoy anestezitay per la Ketamino priskribas
eksterordinaran sperton, kiu lasos spuroyn dum ilia tuta vivo.
"Mi forlasas mian korpon, mi shvebas super ji,
mi vidas jin, mi vidas la helpantoyn ( la kirurgoyn ) chirkau ji.
Poste mi estas abrupte forkaptita en tre malhelan
tunelon ; che jia ekstremo estas brilega lumo. Mi sentas intensan emocion.
Mi vidas mian tutan vivon kvazau filmon. Mi revidas
tre precizayn eventoyn de ji, mi malkovras ilian veran sencon.
Personoy ( sanktuloy, Dio ... ) alparolas min,
demandas min pri mia vivo ; mi interparoladas kun ili...
Finfine mi decidas reveni.
De post kiam mi vidis la alian flankon, ( de
post kiam mi revenis el la rejlando de la mortintoy ), mi estas shanjita,
mi komprenis la sencon de mia vivo. Mi ne plu agis kiel antaue."
Tiu sperto havas karakteron pli aumalpli mistikan
lau la personoy, sed la gravay traytoy restas la samay.
S-ro Philippe Chambon precizigas en la artikolo
"COMA, aux portes de la mort...Ce qu'ils ont vu". (Science et Vie
N° 962, novembron 1997 ) :
La fakuloy verkis liston de kriterioy, kiuy ebligas
karakterizi la "Spertoyn de Tuya Morto" :
-
sento de forlaso de sia korpo
-
trairo tra tunelo au malluma loko
-
intensay emocioy
-
percepto de mistera lumo
-
percepto de eldiroy tiay : "via tempo ankorau ne
venis"
-
renkonto kun kutimay personoy au kun religiay eminentuloy
-
impreso de klarvideco
-
rapide pasas la vivo antau la okuloy
-
atingo de landlimo
-
decido reveni en sian korpon
-
finfine reenkorpijo.
Kvin el tiuj sentoy kune sufichas por karakterizi
autentikan Sperton de Tuya Morto."
Tiuy vizioy ofte okazis dum anestezo per la Ketamino
( kiun oni ne plu uzas de post la fino de la 80ay yaroy ), kay la esploro
pri jia agado (Karl Jansen) montris, ke ji fiksijas che la chelay
riceviloy nervay NMDA (N-metil-D- aspartato) kay blokas ilin. La riceviloy
NMDA estas normale aktivigitay per natura molekulo : la glutamato.
"Nu la glutamato estas la pley grava nervo-transmisiilo
stimula en la centra sistemo nerva. La nervo-cheloy ye glutamato chefe
situas en la cerebra kortekso kay en la hipokampo, kiuy partoprenas la
procezon de la memoro kay la emocioyn, kay kiuy asimilas la signaloyn devenantayn
de multay partoy de la cerbo. La glutamato ludas vivonepran rolon en chiuy
procezoy scikapablay, kiuyn partoprenas la kortekso : la pensado, la memorado,
la perceptado. Tiu ricevilo aparte rilatas kun la daura potencialigo, kiu
estas fenomemo kunligita kun la memoro....
Longtempe oni supozis, ke aliay nervo-transmisiiloy
kauzis la Spertoyn de Tuya Morto : la endorfinoy. Tiuy molekuloy opiosimilay
estas abunde sekreciatay dum la statoy de "tuya morto". Sed ili kauzas
nek halucinoyn nek senton de malkunijo. Kvankam ili ne rekte kauzas la
Spertoyn de Tuya Morto, la endorfinoy pli probable kauzas la felicecon,
kiu jenerale akompanas ilin. Krome la endorfinoy shayne blokas la cheloyn,
kiuy malstimulas la aktivecon de la hipokampo. Char tiu organo ludas fundamentan
rolon en la procezo de la memorado, jia stimulado povus klarigi la
samtempan retravivadon de multay memoroy." ( Chambon )
Trans la "kemiay" konsideroy, la esenca parto
de la Spertoy de Tuya Morto restas la psika shanjo okazinta al la
persono.
Tiu revenanta ne plu ekzakte estas tiu foririnta
: li vidis, li scias, de nun li konstruos sian vivon sur novay certecoy.
Ekzakte kiel la inicado, kiu naskas novan homon.
|