MEYAYA : la unua trilingva reteyo dedichita al la Iboga'
[AKCEPTEYO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [ RMOY

antaua artikolo || rimarkoy pri la skribmaniero || leksikono Bwiti-a || sekva artikolo
La protokolo
de Lotsof

obaka1@virgilio.it
racine Iboga
Howard Lotsof estas senkonteste la papo de la ibogaino. Ekde la 60ay yaroy, kiam li estis la unua identiganto de jiay efikoy kiel chesigilo de la dependeco, jis hodiau li baraktas por akceptigi la ibogainon en la kuracado de la dependeco ye la opiazhoy kay la kokaino
(Vidu la historion).
Lia kliniko en Panamo kuracadas toksomaniuloyn yam de yaroy lau la protokolo, kiun li difinis.
Sen li, chu ni estus parolanta pri la ibogaino ? Certe ne !

La IBOGAINO en la kuracado kontrau la kemiay perturboy de la dependeco.
La klinikay perspektivoy.
H.S.Lotsof
NDA International, Inc.

 Dediche al la laboro de J. Bastiaans kay N. Adriaans, memore al N. Kribus.
 

La ibogaino ne estas substituo de la narkotazhoy au de la stimulazhoy, ji ne dependigas kay estas uzita en unusola fojo (SAM : single administration modality)

Ji estas chesigilo de la kemia dependeco.

Nova kuracado okaze povas esti necesa jis kiam la homoy kuracitay per la ibogaino estu kapablay chesigi iuyn kondichitayn refleksoyn ligitayn kun la efikoy de la drogoy.

La unuay rezultoy sugestas, ke por multay pacientoy periodo de chirkau du yaroy da intermitay kuracadoy povas esti necesa antau ol atingi la celon de longdaura abstinado ye narkotzjhoy kay stimulazhoy.

La pley multo de la pacientoy kuracitay per la ibogaino restas liberay sen iu ayn dependeco kemia dum tri jis ses monatoy post unusola dozo.

Chirkau dek procentoy el la pacientoy restas liberay sen iu ajn dependeco kemia dum du yaroy au pli post unusola kuracado per la ibogaino.

Egala procento el la pacientoy revenas al la uzado de drogo du semaynoyn post la kuracado.

La multoblay glutadoy de la ibogaino dum kelkay tempoy estas jenerale pli efikay por plidaurigi la abstinadon.

Notinde estas, ke 29 el la 35 pacientoy sukcese kuracitay per la ibogaino spertis antaue multayn malsukcesoyn per aliay kuracadoy.

MALLONGA HISTORIO

La ibogaino estas natura alkaloido trovita en la Tabernanthe Iboga kay en aliay plantoy de la centr-okcidenta Afriko.

Jia efikeco estis por la unua foyo menciita rilate la chesigon de la perturboy ligitay : 
kun la dependeco ye la opiay narkotazhoy en la patento U.S. 4 499 096 (Lotsof, 1985), 
kun la dependeco ye la kokaino en la patento U.S. 4 587 243 (Lotsof, 1986) 
kaj kun la dependeco ye la plurtoksomanio en la patento U.S. 5 152 994 (Lotsof, 1992)

La komenca esploro, kiu pruvis la efikoyn de la ibogaino kontrau la dependeco ye la heroino kay la kokaino, estis farita de HS Lotsof en 1962 kay 1963 per serio da grupeksperimentoy en malsanuleyo, kay la aldonayn esploroyn pri la klinikay aspektoy de la kemia dependeco raportis Kaplan (1993), Sisko (1993), Sheppard (1994), Sanchez-Ramos kay Mash (1994).

Antau la taksado de la ibogaino por chesigi diversayn dependecoyn kemiayn, la uzadon de la ibogaino en psikoterapio menciis Naranjo (1969, 1973) kay la Unua Internacia Kongreso de Parizo pri Ibogaino (Zeff, 1987)

La uzado de plantoy entenantyj la ibogainon estis raportita yam de longe en la okcidenta Afriko pri la religia praktiko kay pri la tradicia medicino (Fernandez, 1992 / Gollnhofer & Sillans, 1983, 1985)

Resumon de la historio de la esploroy pri la ibogaino publikigis Goutarel kay liay kunlaborantoy (1993)

Jia efikeco por kuraci dependecon ye la opiazhoy, ye la kokaino kyj ye la alkoholo estis pruvita per homay eksperimentoy dum klinikay antaustudoy realigitay de serchistoy en Usono, Nederlando kay Kanado.

Dzoljic kay kunlaborantoy (1988) estis la unuay serchistoy, kiuy publikigis la povon de la ibogaino por plifaciligi la senigon ye narkotazhoy.

Stanley D. Glick kay liay kunlaborantoy (1992) en medicina universitato de Albany publikigis originalan esploron kay kompilazhon de la studoy pri la mildigo de efikoy rezultantay de la senigo ye narkotazhoy.

Maisonneuve kay liay kunlaborantoy (1991) determinis la farmakologiayn influadoyn reciprokayn de la ibogaino kun la morfino. Glick kay liay kunlaborantoy (1992) raportis la kapablecon de la ibogaino por redukti au chesigi la uzadon de la morfino fare de la rato mem.

Woods kay kunlaborantoy (1990) trovis, ke la ibogaino agas ne kiel opiazho, dum Aceto kay liay kunlaborantoy (1991) demonstris, ke la ibogaino kauzas nek signoyn de senigo nek dependencon.

Cappendijk kay Dzoljic (1993) publikigis, ke la ibogaino efikas por redukti la sininyektadon da kokaino far la rato.

Broderick kay liay kunlaborantoy (1992) verkis la unuan publikigon pri la ebleco de la ibogaino por inversigi la pliigon de la dopamino kauzitan de la kokaino kay poste raportis, ke la ibogaino malpliigas la movaktivecon kauzitan de la kokaino kay jiayn aliayn efikoyn (1994).

La esploroy de Broderick kay de liay kunlaborantoy (1992) montris, ke la ibogaino reduktas che la muso la movayn stimuloyn instigitayn de la kokaino.

Sershen (1993) demonstris ankau, ke la ibogaino reduktas la konsumadon kokainan de la muso

Glick (1992) kay Cappendijk (1993) malkovris per bestay eksperimentoy, ke la multoble ripetitay inyektoy da ibogaino pli efikas ol unika dozo por chesigi au redukti la sininyektadon da morfino kay da kokaino, tiel konfirmante la rezultoyn de Lotsof pri homoy (1985).

Popik kay liay kunlaborantoy (1994) difinis la ibogainon kiel efikan inhibiciilon kontrau la kunligo de MK-801 kun la ricevilo NMDA.

Oni demonstris, ke la MK-801 malgravigas la tolerecan fenomenon de la opiazhoy (Trujillo kay Akil, 1991) kay de la alkoholo (Khanna kaj kunlaborantoj, 1993).

La efikoyn de la ibogaino kontrau la dopamino kay la dopamina sistemo ( la dopamino estas substanco, kiun oni supozas prirespondeci la plifortigon de la plezurigay efikoy de la drogoy ) trovis Maisonneuve (1991), Broderick (1992), Sershen (1992) kay iliay kunlaborantoy.

Deecher kay liay kunlaborantoy (1992) raportis, ke la ibogaino kunligijas kun la por-opia ricevilo "kappa".

Tiel ni ekvidas vastan gamon de mekanismoy, per kiuy la ibogaino povas moderigi la uzadon de substancoy tiay diversay kiay estas la subtancoy narkotay, la opiay, la stimulay kay la alkoholay.

LA KLINIKA PRAKTIKO

La efikoy de la kuracado per la ibogaino estas studatay lau tri kategorioy : akutay, meztempay kay longtempay.

La efikoy akutay kay meztempay estas foye nomitay "efikoy" kay "postefikoy". La du chefay efikoy de la ibogaino estas la ebleco chesigi la simptomoyn de la senigo ye subtancoy narkotay au stimulay kay mildigi au nuligi la nepran bezonon pri ili (Lotsof 1985, 1986, 1989)

La scio pri la uzado de la ibogaino por kuraci le dependeco ye alkoholo estas limigita ye :
- nur unu alkoholazho, de kiu dependas la paciento.
- la redukto kay okaze la chesigo de la uzado de alkoholo far homoy kuracitay pro plurdroga dependeco.

La ebleco kuraci per la ibogaino la dependencon ye la nikotino (Lotsof, 1991) estis observata che plur-dependantay pacientoy chefe kuracitay pro misuzado de opiazhoy kay/au de kokaino.

Resume de la kuraca uzado de la ibogaino, aperas la yeno : 

la chefay devoy de la kuraca tachmento estas kvaroblay :
- akiri la fidon de la paciento.
- provizi la komforton de la paciento.
- helpi la pacienton dum la chesigo de lia kemia dependeco.
- certigi la psikosocian helpon per la reto necesa al li plimulto el la pacientoy por ke ili eksentu emay al persona plenumijo kay kapablay por roli kiel aktivay anoy de la socio. Ya tiel agas la kuraca komunumo nederlanda, kiun oni konsideras kiel modelon.

En la protokolo de Lotsof, pri kiu manlibro estas nun pretigita, ne okazas la kutima konflikto inter la kuracisto kay lia paciento pri la tuya chesigo de drog-uzo.

Se la pacientoy estas narkot-dependay, oni permesas al ili daurigi la uzon de narkotazhoy jis iu tempa limo antau la kuracado per la ibogaino.

Neniu konflikto estas pri la uzado de la opio antau la kuracado char ni opinias, chu ke la ibogaino iel efikos por chesigi la kemian dependecon, chu ke nenio okazos.

La pacientoy dependay de subtancoy stimulay ne daurigas sian uzadon de ili, kay tio okazigis problemoyn nek por la pacientoy nek por la kuraca tachmento.

Antau ol ni ekkuracis en hospitalo, la dependay pacientoy estis permesitay uzi sian propran provizon da narkotazhoy jis la vespero antau la kuracado.

Nun por la kuracadoy per la ibogaino en la hospitalo, la narkot-dependa paciento daurigas la medikamentoyn preskribitayn de sia kuracisto dum la 3 au 5 tagoy, kiuyn li pasigas en hospitalo antau la kuracado.

Ech en tiuy cirkonstancoy, la malfido de la paciento kontrau la medicina mondo kay la ekstrema timo pro eventuala "drogomanko" okazigis kontrabandon de narkotazhoy en la hospitala medio.

Por protekti la pacienton kontrau ebla venenijo pro superdozo da narkotzjhoy au da aliay drogoy, kompletan ekzamenon korpan oni faras al chiuy pacientoy okaze de ilia akcepto en la hospitalo.

Fizika ekzameno kay priserchado de tio, kion posedas la paciento, antau la kuracado per la iboga' havas du gravayn celoyn : 
- 1 ) limigi la eblecon, ke povus okazi superdoza akcidento pro kashitay drogoy.
- 2 ) havigi kompletan scion pri la sanstato de la paciento. Char multo el la homoy, kiuy petas kuracadon kontrau la kemidependeco, havas diversayn kay ofte multayn sanproblemoyn vualitayn dum yaroy au yardekoy pro sinkuracado per kontraulejay drogoy.

LA EFIKOY

La tuyay efikoy de la ibogaino estas intensay. La komenca reago kutime ekaperas dum la 45 minutoy post la glutado.

La kompletay efikoy estas jenerale evidentay en la postay 120-150 minutoy.

Por la paciento la unua subyektiva indiko de la efikoy de la ibogaino estas invadanta tono oscilanta. La paciento emas sterniji kay, se li volas stari au marshi, ekaperas signoy de ataksio.

La protokolo de Lotsof' kondichas, ke la paciento restu kushe sur la lito kiel eble pley senmove dum la uzado de la ibogaino, char la nauzoy asociitay kun tiu uzo shayne rilatas kun la malfrua stadio ( pli ol 4 horoyn post la glutado ) kay/au, eventuale, kun psikosomata reago kontrau sperto travivita kiel vunda.

Krome ni uzas kontraunauzan mendikamenton ne-fenotiazinan, char la molekuloy fenotiazinay povas misharmonie efiki kontrau la psikoaktivay kvalitoy de la ibogaino.

Se la vomadoy dauras pli ol du horoyn kay duono post la glutado de la ibogaino, ekzamenon de la vomitay substancoy oni devas fari por determini kiom da ibogaino yam estis sorbita de la paciento. Per la rektuma voyo oni povas kompletigi la dozon da ibogaino, se ne eblas uzi la perbushan voyon.

La uzo de tiu perrektuma voyo okazos nur se la paciento antaue konsentis pri ji.

LA VIDEBLIGO

Unu el la chefay efikoy de la ibogaino dum la unua fazo estas sonja stato, kvankam la kuracato estas tute vekita kay povas respondi la demandoyn de la kuraca tachmento.

Pley ofte la homoy sub la influo de terapia dozo da ibogaino ne deziras paroli. Male ili preferas koncentrigi sian atenton kontrau la viday rememorazhoy au eventoy, kiuyn ili spertas kay kiuy havas rilatoyn kun la teorioy de Freud-o kay de Yung-o. 

Tiuy vidazhoy rapide pasas antau iliay okulyj. Iuy priskribas ilin kiel rapidan filmon, aliay kiel lumbildan spektaklon, en kiu chiu lumbildo entenas specifayn cirkonstancon au eventon de la vivo de la spektanto. En ambau kazoy la vidazhoy estas tiom multay kay shanjijas tiom rapide, ke distri la pacienton, ech dum mallonga momento, povas perdigi al li la pensfadenon.

Tial dum tiu unua fazo de la kuracado per la ibogaino la entrudijo de la kuraca tachmento devas esti minimuma.

LA SANGPREMO

De la unua jis la kvina horo okazas modera altijo de la sangpremo (10 au 15% plie ), foye kun malrapidijo de la sangpulsado.

La pley signifay shanghoy okazas 90-120 minutoyn post la glutado de terapia dozo da ibogaino.

En multay okazoy, ofta estas la frekvenco de palpitacioy pro angoro de la paciento.

Dufoye oni kuracis personojn, kiuy havis portempan hipertension. En unu el tiuy kazoy la sangpremo refarijis normala dum la unua kay la dua stadioy de la kuracado. Che la dua hipertensiulo montrijis malgranda shanjo post terapia dozo da ibogaino po 23 mg/kg sed signifay shanjoy dufoye montrijis post nur prova dozo po 1,6 mg/kg. Oni uzis tiuyn provayn dozoyn pro nia zorgo pri la hipertensiulo kuracota. Antaue lin kuracis la "Dutch Addict Self-Elp" (DASH) per dozo ye 18 mg/kg shayne sen videbla rezulto negativa. Tio iomete malgrandigis nian zorgon pro la sekureco de la paciento

Necesas antaupensi la diversayn reagoyn individuayn de la pacientoy.

LA SEKURECO DE LA PACIENTINOY

Unu 24yaraya pacientino kuracita per la ibogaino kontrau la kemia dependeco mortis en Nederlando pro ne-diagnozita kauzo. Kvankam shia nekropsio ne determinis la kauzon de la morto, ji montris ke la sango enhavis po 0,75 mg da ibogaino/l. Ne estis pruvita la tokseco de tiu nivelo dum la esploroy per bestoy au dum nia antaua sperto pri kuracado de homoy.

Sekve de tiu morto kay de la antaua morto de svislandanino, kiuy estis ricevanta ibogainon dum psikoterapia kuracado (tute sendependa de la esplor-programo de NDA), la FDA (Food and Drog Administration) eksigis la virinoyn el la nunay esploroy klinikay, kiuy okazas en la Universitato de Miami-o. Tamen la decido de la FDA kontrauas la principoyn de la Nacia Instituto por Sano. Tiuy principoy instigus, male, al la enigo de la virinoy en klinikayn studoyn cele al la determino de la sekurigay reguloy por ili.

30% el la pacientoy de NDA International estas virinoy, kiuy ne montris malbonayn efikoyn dum au post la kuracado per la ibogaino.

Tamen, konsiderinte chiuy cirkonstancoy, oni aplikos la protokolon de Lotsof' nur en hospitalo au en kliniko, kie eblas senchesa kontrolo medicina de la paciento.

Internacia esplor-programo nuntempe disvolvijas por determini hipotezon pri la kuùzo de la morto de la virino en Nerderlando. Ni serchas kunlaboradon kun la svisa registaro pri la alia morto. La rezultoy de tiu esploro povas faciligi la difinon de eksiga kriterio au antidoton, kiu ebligus tutsekure kuraci la kemian dependecon de la virinoy.

SCIKAPABLA TAKSADO 

Dum la dua agad-fazo de la ibogaino en la Protokolo de Lotsof', la pacientoy spertas la intelektan mem-taksadon de sia pasinta vivo kay de la decidoy, kiuyn ili tiam elektis. Tio okazas post la "vizia" fazo, kiu jenerale finijas abrupte post 3 au 5 horoy.

Tamen, la variadoy de la individuay reagoy estas ne la escepto sed la normo en la parametroy de la Protokolo

Kiam diversayn decidoyn elektis la paciento en la pasinteco, tiam nur ili shaynis la eblay.

Tamen pro la kapableco de la ibogaino retaksigi al li lian vivon, liayn agoyn kay lian konduton, eblas al chiu paciento kompreni, ke ekzistis unu au pluraj aliay decidoy krom tiuy elektitay de li tiuepoke.

Tiu kono ebligas al la paciento modifi sian nunan konduton kay chesigi sian dependecon de la drogo.

SENMOVECO

Dum la viziay periodoy kay ankau parte dum la fazo de scikapabla taksado, la pacientoy prezentas konduton de senmoveco. ( Depoortere, 1987 )

Tipoyn de cerbay ondoy asociitayn kun la sonjo kay la dormo, sed diferencayn de tiuy statoy, esprimas malrapida aktiveco ritma ye 4-6 Hz. Tiuy tipoy de EEG estas asociitay kun stato, kiun karakterizas senmoveco.

Kelkay el la unuay observantoy de la Protokolo Lotsof-a (Kaplan, persona komunikazho, en 1990) origine kredis ye paralizo, sed kiam oni petis la pacientoyn por ke ili leviju kay moviju, ili kapablis fari tion kvankam malfacile.

MILDIGO DE LA NARKOTA SENIGO

Unu el la gravay efikoy akutay de la kuracado per la ibogaino estas la mildigo au la nuligo de la simptomoy kauzitay de la narkota senigo che la opiomaniuloy.

Tio estas gravega por la pacientoy dependentay de narkotazhoy, kiuj vivas chiam timante la suferigayn simptomoyn de la "senigo" kay de la "manko".

La sperto de la kuraca tachmento montras, ke ekstreme grava estas la antau-informo pri tiu aspekto de la Protokolo.

La simptomoy de "senigo" konsistas el reagoy fizikay kay ofte psikosomatay pro angoro.

Nepre necesas do, ke la kuraca tachmento estu tre sperta por identigi kay distingi tiuyn diversayn simptomoyn.

Jen chi-malsupre estas legablay du ekzemploy de psikosomatay reagoy kontrau la "senigo", kiuy okazis al du pacientoy kuracitay ekster Usono.

Ekzemplo Unua

Iam kolego vokis min veni en la chambron proksimume 20 horoyn post la glutado de la ibogaino far 25yarjha viro heroino-dependenta. La paciento kutime uzis kvaronon de gramo da heroino chiutage, sed pliigis sian chiutagan dozon jis 2 gramoy dum sia restado en Nederlando.

Oni informis min, ke la paciento plendis pro muskolay spasmoy. Mi demandis al la paciento chu tio estas vera, kay li respondis yese. Mi petis, ke li permesu al mi vidi tiuyn spasmoyn. La paciento konsentis kay montris al mi sian suron. Ji havis shayne nevolayn movoyn. Mi kontrolis liayn pupiloyn kay observis, ke ili estis ne dilatitay. Krome li prezentis neniun alian simptomon de drogo-manko. Turnijante al mia kologo por diskuti, mi rimarkis, ke chesis la spasmoy.

Kiam mi reekzamenis lian suron, ekspasmis la muskoloy. Mi denove turnijis sed daure atentis, kay la spasmoy denove chesis.

Mi informis la pacienton pri mia opinio, ke la spasmoy havis psikosomatan originon. Mi metis kusenon sub la suro de la paciento por subteni jin kyj kovris lin per kovrilo. Malaperis la spasmoy.

Ekzemplo Dua

Alifoye vokis min persono de DASH, kiu yam observis multayn kuracadoyn. Shi informis min, ke yugoslavino 20yaraja plendis pri simptomoy pro "drogo-manko" dum la kuracado per la ibogaino.

Tamen la observistino de DASH ne kredis tion, char estis neniu konstateblay simptomoy de "manko".

Kiam mi alvenis, la pacientino estis sidanta sur kanapo. Mi kontrolis shiayn pupiloyn kay observis, ke ili estis ne dilatitay. Mi demandis, chu shi sentis drogo-mankon. La pacientino konfirmis tion.

"Kiel vi sentas drogo-mankon ? Kiel tio manifestijas ?" mi demandis.

"Mi estas malsana" shi diris,

Mi demandis al shi, chu ploris shiay okuloy.

"Yes" shi diris, sed shiay okuloy ne ploris.

"Chu vi havas nazan elfluazhon ?"

"Yes" shi diris, sed shia nazo estis seka.

"Chu vi havas anser-hauton ?"

"Yes" shi diris, sed mi montris al shi, ke shia hauto ne estis tia.

Finfine mi diris : "Chu vi suferas pro lakso ?"

"Yes" shi respondis, sed neniun rimedon mi havis por certiji pri la praveco de shia aserto.

La pacientino petis de mi monon por reveni heymen. Mi diris al shi, ke mi opinias nun ne saja shian foriron, sed ke morgau mi donos al shi neceson por vojaji.

La sekvantan tagon la observistino de DASH diris al mi, ke la pacientino foriris kvar horoyn post nia diskuto. Forirante, shi informis la observistinon, ke shi ne estis malsana sed nur pretendis esti tia.

Tiu ekzemplo devus pravigi la kuracadon en hospitalo kun kompleta tachmento medicina (psikiatro, neurologo, jenerala kuracisto, terapiisto, flegistoy, konsilanto kay advokato de la paciento), kiu kapablas chiumomente taksi chiuyn problemoyn de la paciento kay adekvate solvi ilin.

La plendo pri sufero pro narkoto-manko post la foriro el la kuraceyo estis raportita tri foye.

Ni provizis aldonayn kuracadoyn post 6 au 12 monatoy al la pacientoy, kiuj denove farijis dependay kay kiuy deklaris ian drogo-mankon dum la semayno post sia unua kuracado per la ibogaino.

Nia tachmento decidis gardi kay observi dum kroma periodo egala al la dauro de la "tiay simptomoy" la pacientoyn, kiuy tiel plendis pri drogo-manko.

Sub tiay kondichoy de kontrolado ni konstatis, ke la simptomoy de "senigo" raportitay de la pacientoy estis kutime angoray simptomoy au devenis de la angoro, kiun havis la pacientoy pri la sufero pro tia senigo. Tiuy simptomoy konsistis el : naùzoy, lakso, au plialtijo de la sangpremo de hipertensiulo.

Okazis du incidentoy shayne ne rilatantay kun angoro, dum kiuy okazis lakso 5 au 7 tagoyn post la kuracado de pacientoy, kiuy en la antaua tago uzis unu gramon da heroino. Tiuy problemoy estis facile solvitay per ununura dozo da tauga medikamento, kay ne plu okazis.

POSTEFIKOY : CHESIGO DE LA DEPENDECO.

La abrupta chesigo de la bezono serchi kay uzi drogoyn estas specifa de la "Protokolo Lotsof " kiel kuracado de la kemiay perturboy de la dependeco.

Tiun efikon jenerale perceptas la pacientyj ne kiel la chefan efikon de la ibogaino ( la vizioy, scikapabla taksado, senmoveco kay postrestanta stimulo signifa estas pli evidentay ).

Tiun efikon ya malpli frue perceptas la paciento char li dormas dum kelkay tempoy.

La paciento ekkonscias  por la unua foyo pri la forigo de la drogo-bezono du au tri tagoyn post la glutado de la ibogaino. En malmultay okazoy tio povas evidentiji post nur 24 horoy. Sed la kuraca tachmento kutime notas tion ye 45-60 minutoy post la glutado de la ibogaino.

Nia sperto akirita dum la lastay yaroy okaze de la kuracado de 20 homoy ekster Usono montris, ke la plimulto el la pacientoy bezonas serion da kuracoy per la ibogaino antau ol estas komplete malaperintay la refleksoy kondichitay de longa historio de kemidependeco. Tamen, por tri el tiuy pacientoy, unika kuracado chesigis la kemian dependencon dum minimume du yaroy.

La avantajo de la ibogaino estas, ke ii okazigas periodoyn liberayn ye chia bezono, dum kiuy psikiatro, socia laboristo, terapiisto kay paciento povas kunlabori ene de kohera grupo por firmigi dauran sendependecon ye la drogoy.

LA PSIKOSOCIA SUBTENO

La kuracado per la ibogaino havas chiuyn kutimayn aspektoy de la aliay kuracay metodoy kontrau la problemoy de kemidependeco.

La kono, kiun havas la postkuraca tachmento pri la psikopatologio, la socia konduto kay soci-anijado de la paciento, estas nepra por la sukceso de la kuracado.

En raray okazoy, kiam la paciento yam havas la kulturayn kay profesiayn kvalitoyn necesayn al socia sukceso, la tasko povas esti relative pli facila. Se la paciento ne havas tiayn kvalitoyn, au se li estas kuracata pro aliay motivoy krom la dependeco, necese estas, ke strukturo por psikosocia subteno prizorgu lin.

Traumo suferita de la paciento dum la infanajo povas ludi gravan rolon en lia rilato al amo kyj en la sento de forlasiteco, kiuy estas komunay al multay pacientoy kuracatay ( Bastiaans, 1991).

Chiuy rimedoy de psikosocia subteno devas estis disponeblay por la paciento post la finfino de la kuracado per la ibogaino. Oni devus uzi ilin lau la taksado de la bezonoy kay de la progresoy de la paciento. Grave estas, ke la postkuraca tachmento povas rapide proponi kay havigi subtenon psikosocian al la paciento, por helpi lin al decido kay atingo de celoy, char la ibogaino ebligas periodon sen dependeco, kiun devas profiti ambau la kuracanto kay la kuracato.

Paciento diris, ke la ibogaino kay la "12-Step" ( 12-shtupoy = terapia grupo ) ambau helpas por ekkontaktiji kun sia animo. La ibogaino estas kvazau karburazho por raketo ( Le village Bat, 1990) : tio ebligas helpi rapide kay efike la pacienton dum li deziras kay kapablas shanji sian vivon.

La ibogaino jenerale kauzas tre impreseman psikostaton che la paciento. Tio kauzas tre profidonan kay kontentigan rilaton inter la paciento kay la terapiisto, sed postulas de la helpanto psikosocia laboron pli rapidan kay pli grandan ol kutime necesan por alia kuracado.

Antau la uzado de la ibogaino kontrau la kemidependeco, necesis al la terapiisto periodo de 3 jis 24 monytoj (Judd, persona komunikazho, 1993) por liberigi la pacienton el lia dependeco per la tradiciay helpo-metodoy (Kaplan kay liay kunlaborantoy, 1993).

Avantajo de la kuracado per la ibogaino estas, ke li ebligas al la psikosocia helpantaro asisti la pacienton en la decidoy, kiuj ebligas la normigon de liay kondutoy kay lian anijon en la socio kiel perfekta kay produktiva civitano.

Multay el la kuracay reguloy kutime validay inter la terapiisto kay la paciento ne plu validas en kuracado per la ibogaino. La pacientoy bezonas pli intiman kay pli intensan gvidadon, kay jenerale ghin akceptas pli facile. Ili petas pli rapidan helpon por relerni la sociayn kondutoyn kay por objektive kompreni kay venki la diversayn malfacilazhoyn antaue spertitayn de li. La ibogaino ne estas do kuracilo por la klinikistoy, kiuy preferas simple uzi pilolon au tabloydon sen intimay interrilatoy kun siay pacientoy.

LA REDUKTO DE LA DORMO-BEZONO

Chiukaze la ibogaino portempe reduktas la dormo-bezonon de la paciento po jis 3 au 4 horoj nokte. Tiu efiko povas dauri dum unu monato au pli, kay la dormo-bezono iom post iome refarijas normala.

Teorio sugestas, ke la redukton de la dormo-bezono kauzas malrapida biodifektijo de la ibogaino au de unu el jiay metabolazhoy. Tio estas rilatigenda kun la farmakologia studo farita de Mash en la Universitato de Miami' (Mash, 1995).

Dua teorio sugestas, ke la kauzo devenas de la redukto de la psikologiay dormo-bezonoy asociitay kun la sonjo-neceso. Tiun teorion pravigas la fakto, ke la ibogaino kauzas intensan sonjadon, kiu dauras multayn horoyn dum jia pley aktiva periodo.

La redukton de la dormo-bezono ofte konsideras la pacientoy kiel malagrablazhon, char ili uzis la drogoyn kay la dormon kiel forfujiloyn. Ji foje necesigas malfortan sedativon dum la unua tago post la kuracado per la ibogaino. Kutima singardemo necesas antau ol doni sedativoyn al eks-toksomaniuloy.

En malmultay kazoy la pacientoy uzis tiun novan tempon disponeblan kiel avantajon en sia laboro.

LA LONGTEMPAY EFIKOY

La "longtempay" efikoy estas tiuy, kiuyn oni povas noti dum periodo de 1 jis 24 monatoy post la kuracado, kay ech pli malfrue en kelkay okazoy. Tri ekzemploy ilustras tiun punkton :

Ekzemplo Unua

Oni kuracis paron dependantan de heroino. La 26yaraja virino estis toksomaniulino relative "novbakita" (nur ek de 3 monatoy), sed shia 27yaraja edzo estis uzanta heroinon dum 10 yaroy.

Dum ilia kuracado oni sekvis individuan protokolon de kuracado. La kuracado estis komenc- ijanta kay la subtena tachmento medicina kay paramedicina estis alkutimijanta kun tio okazonta dum tia kuracado.

Partoyn de la kuracado observis D-ro Carlo Contoreggi ( Medicina Vic-Direktoro de la Sercho-Centro pri la Dependeco de la Nacia Instituto pri la Toksomanio en Baltimore ) kay la D-ro Lester Grinspoon ( Medicina Lerneyo de Harward )

Oni kuracis unue la edzon kay lia edzino plene kunlaboris kay helpis dum lia kuracado.

Morgaue, kiam oni doni la dozon da ibogaino al la virino, shia edzo postulis, ke oni permesu al li foriri el lia chambro por resti en shian liton kun shi.

Li informis la cheestantan tachmenton medicinan kay paramedicinan, ke se li ne atingo kion li deziras, li perturbos la kuracadon de sia edzino. Ni decidis, ke plenumi lian peton estus malpli malutile ol barakti kontrau paciento kolerigita kay militema. Sed li senchese jenis sian edzinon dum shia kuracado. El tiu sperto rezultis politikon por kuraci paroyn samtempe en du apartay chambroy.

Li refortijis antau sia edzino, char shi glutis la ibogainon ye 24 horoy post li. Li plendis, ke la lito ne estis konforta kay ke li ne plu povis resti en ji, kay la petis la permeson bicikli ekstere.

Post lia foriro, lia edzino ne plu eltenis kay ploris brakumita de paraklinikistino. Shi diris, ke shi ne plu scias chu shi volas resti kun sia edzo au ne, sed timas, ke li mortos se shi forlasos lin. Tio senchese nervozigis shin.

Post la kuracado li daure kontrolis la kontaktoyn de sia edzino kun la aliay homoy, inkluzive kun la kuraca tachmento. Poste ni eksciis, ke ili ambau estis reuzantay la heroinon.

Tamen post tri monatoy la edzino ekkonsciis, ke sia edzo ne kapablis ami sin, kay ke ne tian vivon shi deziris. Shi chesigis la heroinon, aliiis al lerneyo por flegistinoy, ekproceduris por eksedziniji, kay nun fakulijas pri psikiatrio.

Komence shi ne agnoskis, ke shia decido por chesigi la heroinon estis kauzita de shia kuracado per la ibogaino, sed post kelkay tempoy shi ekkonsciis, ke shia decido por shanji shian vivon ya estis katalizita de shia sperto per la ibogaino.

Ekzemplo Dua

Paciento dependenta de la kokaino estis kuracata lau la Protkolo Lotsof  kay spertis certa chesigo de sia drog-uzado. Dum la kuracado per la ibogaino, li havis la fortan impreson, ke Dio punos lin se li dauros uzi drogon.

Li ne plu uzis drogon dum chirkau 30 tagoy kay poste reuzis jis iom post iome.

Li denove estis kuracata per la ibogaino. Li vomis sian dozon kay oni estis devigata uzi la perrektuman voyon por doni al li la medikamenton.  Li daure uzadis drogon sed certe malpli ol antaue.

Proksimume ses monatoyn post lia dua kuracado, establijis en Novyorko la unua grupo de terapio per la ibogaino danka'l la helpo de "International Coalition foe Addict Self-Help"
kay sub la gvidado de la psikoterapiisto Barbara Judd, CSW.

La paciento cheestis la kunvenoyn jis 15 monatoy post sia origina kuracado, jis kiam li konsentis pri la neceso shanghi sian medion. Li do translojijis al Florido.

En Florido li ne plu uzis drogon kvankam li povis havigi al si kokainon. Li estis dungita de konstru-firmao kreita kay mastrumita de eks-toksomaniuloy, en kiu regis striktay principoy pri la neuzado de la drogoy.

Ekzemplo Tria

Unu el la pley gravay konceptoy akiritay de la homoy kuracitay per la ibogaino estas, ke resanigebla estas la toksomanio. La homoy dependentay de tiay drogoy kiay opiazhoy au kokaino ne kapablas agnoski, ke ilia kemia dependeco estas returnebla fenomeno.

Tiu tria ekzemplo temas pri la unusola toksomaniulo ricevinta serion de kuracadoy per terapiay dozoy da ibogaino dum la studo en 1962-1963. Li restis libera ye chia dependeco dum tri yaroy kay duono post sia serio de kuracadoy.

Dum tiu periodo li translojijis al Kalifornio, edzijis kay laboris en farmacia vendado. Poste li perdis sian laboron kay revenis al Novyorko, kie li vendetis drogon, estis arestita kay estis enkarcerigita.

Post sia liberigo li laboris kiel mashinisto kay iom post iom reuzadis heroinon en 1969. Bonshance por li, dum tiu periodo disvolviiis kuracay programoy per la metadono kay li eniris en la hospitalon Beth Israël. Dum tiu epoko la programoy estis bone provizitay per kuracistoy, flegistinoy kay per la taugay konsilistoy, kay la paciento atingis turnopunkton de sia vivo kiam li ekkonsciis, ke lia vivo kiel heroino-maniulo ne estis tio dezirata de li. Ne nur pro la heroino, sed ankau pro tia vivo mem, en kiu nenion valoras homa vivo kay en kiu homo kapablas mortigi por
iom da senefika pulvoro en koverto glacea. La paciento estis preta por forlasi la heroinon, sed estis kvazau sklavigita de la uzado de la opiazhoy por mildigi sian angoron.

Dum du yaroy, la paciento trovis sian ekvilibron per la metadono. Unu au du semaynoyn post kiam li komencis uzi la metadonon, li provis uzi la heroinon kay estis kontentigita de la protekto  donita de la metadono, kay li neniam plu uzis la heroinon.

Dum la sekvantay yaroy shanjijis la kuraca programo per la metadono. Multay el la konsilistoy kompetentay ne plu kapablis daurigi sian taskon pro la psikay strechijo kay la malkontentigo okazintay dum ilia laboro. La federa administracio estis pli kay pli reduktanta la mov-liberecon de la pacientoy kuracatay per la metadono kay la efiko-dauro de la metadono estis ofte tro mallonga, kvankam ji theorie devus efiki dum 24 horoy.

Por tiu menciita paciento la signoy de drogo-manko kutime aperis 18- 24 horoyn post la glutado de la metadono. La paciento komencis malrapidan procezon, kiu dauris proksimume 18 monatoyn, por liberiji el sia chiutaga dozo de 100 mg da metadono.

Post la fino de sia sentoksijo, la paciento ekstudis en la Universitato dank'al stipendio.

Tiutempe ne plu eblis uzi metadonon por sentoksijo, sed danka'l sia antaua sperto per la ibogaino la paciento sciis, ke la toksomanio estas resanigebla, kay tiu scio ebligis al li definitive venki sian dependecon.

LA AKTUALAY KURACADOY : PERSONA RAPORTO

La yena raporto temas pri tipo de paciento serchata de ni dum yaroy : kuracisto petanta kuracadon per la ibogaino. Li estis kemi-dependanta de Demerol po 600mg chiutage, kay yam plurfoye provis forlasi jin sensukcese. Ni speciale interesijis pri tiu paciento char ni esperis, ke kiel kuracisto li povos pli bone informi nin lau profesia maniero pri la rezultoj de sia kuracado. Li konservis siayn notoyn kay preparis raporton pri la kvar malsimilay dozoy da ibogaino, kiuyn li ricevis. Lian raporton oni entute prezentas chi-sube.

La paciento partoprenis esplor-protokolon, en kiu oni antauvidis uzi dozon po 10mg/kg da ibogaino, kiu teorie ne havus terapian efikon sed ya havis por li. En la sama protokolo oni ankau proyektis uzi dozon po 20mg/kg.

Unua Tago ( unua prov-dozo de 100 mg da ibogaino )

"Mi glutis mian dozon da ibogaino, kushijis kay restis sur la lito. Nenion mi sentis, jis kiam la medicina tachmento alvenis por la testo ye la fino de la unua horo. Estis por mi surprizo char mi opiniis, ke mi glutis la ibogainon nur antau 20 minutoj. Kiam mi levijis, mi sentis min iom dormema, kay estis malfacile por mi marshi lau rekta linio. Lumo jenis min kay chiu brueto shaynis pli forta ol ji reale estis. La sonoy estis tre jenay.

Dum la testoy de la dua horo, gravijis la simptomoy. Estis tre malfacile por mi marshi lau rekta linio, kay la chambro shaynis bati kvazau koro. Mi estis tre laca kay volis nur ripozi sur la lito. Chiu kapmovo mia pligravigis la simptomoyn.

Kiam mi levijis por la testoy de la tria horo, mi sentis, ke la simptomoy estis malaperantay. Mi estis tra malsata kay manjis. Post la manjado mi iom nauzis.

Dum la sekvay horoy mi sentis nenion krom senton, ke miay mensay vizioy havis pli richayn detaloyn ol antaue, same kiel en filmo 3-D (en tri dimensioy). Mi manjis sen ia nauzo, tre bone dormis kay vekijis pley bonfarte."

Dua Tago ( dua prov-dozo de 25 mg da ibogaino )

"Post tiu dozo mi sentis nenion alian ol mian normalan staton."

Tria Tago ( eksperimenta dozo po 10 mg/kg )

"Dum la du unuay horoy mi sentis ion kvazau mi estus fuminta hashishon. Mi estis tre kvieta kay serena kay forestis la nervozijo de la komenco de la kuracado.

La chambro shaynis iomete malsama kay la koloroy chirkau mi pli akray ol kutime. La lumoy kay la sonoy perturbis min same kiel la unua foyo. Subite, kvankam miay okuloy estis fermitay, mi ekvidis bildoyn aperantayn sur ekrano, tute same kiel che televidilo au kineyo. Tiuy ekranoy aperis malgranday kay farijis pli granday kiam mi koncentris mian atenton pri ili. Foye ili aperis malgranday kay ekkreskis, kvazau mi marshus al ili, alifoye ili senchese movijis de maldekstro al dekstro. La bildoy sur la ekranoy malrapide movijis kay estis tre klaray kay netay. Mi vidis arboyn movigatayn de la vento, homon kun sonoriloy en liay manoy, diversayn peyzajoyn kun montaroy kay sunsubiro. Tiumomente mi iom nauzis kay mi vomis, kiam la kuracistoj petis de mi, ke mi leviju por kelkay testoy. El la centoy da bildoy, kiujn mi vidis dum tiu-chi tago nur du mi rekonis : 

La unua estis bildo de mi mem dum infanajo, senmova kiel foto. Tiu bildo estis komencanta alproksimiji kay pligrandiji, kiam okazis en la chambro io, kio malfermigis al mi la okuloyn kay perdigis al mi la bildon. La dua bildo, kiun mi rekonis, temis pri chevaloyn dancantayn sub cirkotendo. Tio estis televida spektaklo, kiun mi estis vidinta antau du tagoy.

La tempo shaynis pasi tre rapide : kvankam lau mia opinio pasis nur chirkau 4 horoy post kiam mi estis glutanta la ibogainon, la kuracistoy asertis al mi, ke tio okazis ya 9 horojn antaùe ! Tre malfacile estis por mi paroli per la angla au la hispana lingvoy kay mi kapablis uzi nur mian gepatran. Tiutempe la bildoy komencis aperi malplirapide kay dum la du sekvay horoy mi vidis nur senenhavayn ekranoyn. Proksimume 10-11 horoyn post la komenco de la eksperimento ili malaperis.

Mi tre bone manjis kay restis sendorma dum la tuta nokto. Mi ekdormis nur ye la sepa horo matene, preskau 24 horoyn post la glutado de la medikamento. Dum la nokto mi akre ekvidis mian vivon kay eventojn kay ekkonsciis, ke mi malbone traktis ilin. Dum la tuta morgauo mi estis tre laca, dormema sed tre felicha kay kvieta, en stato, kiun mi neniam konis antaue."

Kvina tago ( terapia dozo po 20 mg/kg )

"La tri unuay horoy estis similay : lumo kay bruoy ghenis min. Poste ekaperis la bildoy lau malpli rapida ritmo ol dum la antaua fojo. Estis malpli da bildoy sed chiuyn mi rekonis kiel partoyn de mia infanajo.

Mi vidis min ludantan en la farmeyo de mia patro, raydantan sur motociklo, ludantan kun kuzo, nutrantan fishon, ktp...Mi vidis kelkayn freshdatayn bildoyn, interalie pri mia patro ridanta en la salono de mia domo. Tio okazis proksimume unu jaron antaue. Mi komprenis, ke mi havis felichan infanajon, kay ke neniu krom mi mem estas mallaudenda pro mia dependeco. Mi sentis la amon alvenantan el miay gepatroy kay geamikoy. Mi sentis la saman tempo-perturbon kiel tiun spertitan de mi dum la alia tago, kay post kelkay horoy subite io rivelijis al mi : mia spirito kay la universo estas io sama, chiuy homoy kay chiuy azhoy en la universo estas UNU. Mi vidis chiuyn eraroyn, kiuyn mi estis farinta dum mia vivo, chiuyn kondutoyn, kiuyn mi estus devinta ne havi, kay tio helpis min por tre firme decidi, ke mi neniam plu uzos la medikamenton Demerol. Nun mi povas tre klare vidi, ke mi ne bezonas la medikamenton Demerol por vivi mian vivon. Kay mi fartas pli bone kay estas pli bona se mi ne uzas jin.

Dum la unuay 8 horoy post la glutado de la ibogaino mi vomis 4 au 5 fojoyn, kay chiam kiam mi provis moviji. Mi kapablis dormi ekde la kvara horo matene kay manji nur je la naua matene. Mi vekijis malforta, laca kay dormema. Post kelkay horoy mi iomete dormis kay pli bone fartis. La matenon de la sekvinta tago mi estis normala."

Kio shanjijis en mia chiutaga vivo post la eksperimento ?

"Mi revenis al mia normala vivo sen bezono de ia drogo, kun pli bona apetito ol antaue, kay multe pli memfida.

Nun mi povas konstati, ke iuy aspektoy de mia personeco shanjijis. Ekzemple, mi evitis stiri auton nokte char tio memorigis al mi akcidenton, kiu trafis min antau kelkay jaroy. Nun mi povas stiri auton tage kay nokte sen angoro. Mi estas certa, ke tio devenas de la ibogaino, char nun mi ne plu estas tiel angorema kiel antaue.

Mi ne plu estas tiel timema kiel antaue. Nun pli facile estas por mi kontraudiri homoyn, se mi opinias ke ili eraras, kay mi sukcesas komprenigi al ili kion mi volas kay pensas. Antaue mi kutimis konsenti pri chio, kion diris la homoy, por eviti diskuton, ech se mi estis certa ke mia vidpunkto estis prava.

Yen la chefay rezultoy de mia sperto pri la ibogaino kay la chefay malsamoy, kiuyn mi povas percepti post tiom mallonga tempo."

Post kelkay monatoy...

"Tio pley grava, kion mi lernis, estas, ke mi neniam devas subtaksi la fortecon de la drogemo, kiu kashe kauras profunde de mi mem. Mi neniam povas diri, ke mi estas "resanigita", char se mi faras tion mi forgesos protekti min kontrau la pensoy pri droguzo.

Mi devas scii, ke mia kronika malsano dormetos tiel longe, kiel mi malebligos jian kreskadon. Tiu decido estas plene konscia. Se malviglijas mia atento, la malsano estos nekontrolebla post nur kelkay tagoy. Sed, si mi povas esti sufiche forta por reale kay honeste kontroli mian envion al Demerol, mi estos libera por chiam.

Antau kelkay tagoy pro profesiay kialoy mi devis gardi kun mi jis la morgauo du dozyjn da Demerol. Mi donis ilin al mia edzino. Kay surprizo estis por mi konstati, ke mi enviis uzi ilin ne por mi mem sed por la pacientoy, kiuj vere bezonis ilin. Mi klare sentis, ke Demerol maldecas en mia medio. Mi ne provis koni la lokon, kie mia edzino metis ilin, kay mi sentis nek envion nek bezonon. Mi pensis nur pri la momento, kiam mi povos doni ilin al la pacientoy kay diri : "Tion mi faris kay faras dank'al vi el NDA.

Mi ne volas tedi vin pli longe, sed mi ne trovas la vortoyn por diri kiom mi kaj mia familio dankas vin. Mi neniam forgesos vin dum mia tuta vivo."

Senutile estas diri, ke tiu aparta paciento posedis avantajoyn por sukcesi sian kuracadon. Li havis laboron, altan motivon, kay ne bezonis la psikosocian subtenon necesan al aliay pacientoy, kiuy ne havas tian socian fonon.

RESUMO

Ni kapablis konservi la dosieroyn nur de 25 el la kuracitoy por estontay studoy. Ni sukcesis rekte rilati kun la pacientoy ofte nur dum la du monatoy post la kuracado, kay nur unufoye dum kvin yaroy. La malfacilazhoy de la kontakto kun la pacientoy devenas de iliay diversay originoy geografiay ( landoy, urboy...)

La jeneralay konkludoy bazitay sur observadoy de la studo estas, ke simpla uzo de la ibogaino estas chesigilo kontrau la toksomaniay dependencoy. Serio da kuracadoy dum pli longa tempo- periodo produktos pli signifayn rezultoyn.

La kuracado per la ibogaino ebligas komplete liberigi (dum unu au pluray jaroy) la homoyn kuracitayn el ilia dependeco kay el ilia uzado de subtancoy opiay au tiaj stimulay kiay la nikotino kay la kokaino. La informoy pri la kuracado kontrau la dependeco alkohola estas nesufichay. Simpla kuracado per la ibogaino povas ege redukti la bezonon de chiuy pacientoy pri opiazhoy.

En 96% el la kuracadoy, unika kuraco povas chesigi ies drogo-bezonon por periodo de du tagoy jis du yaroy kay duono. Aliflanke la ibogaino pruvis sian kvaliton por riveli kashitayn memoroyn kay por retaksigi la pasintan vivon. Mi opinias, ke tio estas la pley grava flanko de la povo de la ibogaino por chesigi la kemian dependecon.

Por akiri la pley grandan profiton de la kuracado per la ibogaino, oni devas starigi strukturon por psikosocie subteni la pacientoyn.

Kompreni kiel agas la ibogaino povas havigi al ni gravayn informoyn pri la memorado, la lernado, la sonjado kay la dormo, same kiel pri la toksomanioy.

Dankojn :

la aùtoron redakte asistis Norma E. Alexander; Rick Doblin; William J. Gladstone; David Goldstein; Barbara E. Judd, CSW; Daniel Luciano MD; Natalie Chantel Luke; Piotr Popik, MD; Bruce H. Sakow; Bob Sisko; Sylvia Thyssen; Boaz Wachtel et Rommell Washington.
la aùtoro danka la geS-royn : N. Adriaans; N. Alexander; Z. Amit, Ph. Le D; J. Bastiaans, MD; P.A. Broderick, PhD; C. Contoreggi, MD; M.R. Dzoljic, MD; E. Della Sera, MD; G. Frenken; W.J. Gladstone; S.Le D. Glick, MD; O. Gollnhofer, PhD; R. Goutarel, MD (décédé); C. Grudzinskas, PhD; B.E. Judd, CSW; J.S. Kahan, Esq; C.Le D. Kaplan, PhD; D. Luciano, MD; D.C. La pâtée, PhD; G.J. Le Prude l'Homme, Esq; L. Rolla, PhD; Le B.H. Sakow; J. Le Sanchez-Ramos, MD; B. Sisko; H. Sershen, PhD; Franc Vocci, PhD, B. Wachtel; R. Washington; Curtis Wright, MD kay chiuyn libervolayn pacientoyn pro ilia kurajo, ilia scienco kay ilia kunlaborado.

Protokolo Lotsof
- kuracado de la 
kemiay perturboy 
de la dependeco -

[SEKVO] [AKCEPTEYO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOY

   retour/return index