|
SANKTA PLANTO AFRIKA EFIKAS POR CHESIGI LA DEPENDECON
Brother Shine, Rommel Washington, Raquel S. Rogers
el "City Sun", 4-10an de oktobro 1995, Brooklyn, Novyorko
Yam antau pli ol tri yarmiloy, la homoy estas malkovrintay planton nomitan
Eboga (au Eboka), kiun ili deklaris sankta. Tiu planto entenas
potencan kuracilon, la ibogainon.
Hodiau en Europo kay en Usono la povo de la ibogaino estas testata
por chesigi la dependecon ye la heroino, la kokaino, la metadono, la alkoholo
kay la nikotino. Krome, la Eboka’ estas ofte uzata en la religioy
de la centra Afriko ( Gabonio, Kamerunio, Zairio, Kongolando ), kay ankau
por kuraci. La republiko de Gabonio estas la centro de la religio Bwiti'
kay la medicina societo Mbiri' uzas la ibogainon cele al fiziologiay
kay psikologiay kuracadoy.
La Eboga’ estas uzata de la sola religio afrika en ekspansio,
la Bwiti-o, tra jiay diversay formoy : la Bwiti-o Mitsogho-a
ortodoksa kay la reformita
Bwiti-o Fang-a sinkretisma.
La unua prezidento de Gabonio, Moshto Léon Mba, estis
Bwiti-ano
kay defendis jin che la koloniay administracioy francay. La Gabonio enkalkulis
pli ol 40 etnayn grupoyn izolitayn unu de la aliay en la ekvatora arbaro.
La Bwiti-o farijis la unuiga forto de la movado por la sendependeco
de Gabonio. La franca serchisto D-ro Bureau diris : "Gabonio estas
por Afriko tio, kio estas Tibeto por Azio : la spirita centro de la
religia inicado."
Unuay esploroy francay pri la ibogaino ekis dum la dua parto
de la 18a jarcento. En 1889 oni oficiale nomis la planton : Tabernanthe
Iboga. La alkaloido estis apartigata en 1901. Tio okazigis komence
de la 20a jarcento vendon de franca medikamento el ibogaino por kuraci
korayn kay nervayn malsanoyn. Poste, la medikamento shayne malaperis jis
1930, kiam la farmacia industrio franca ekvendis novan stimulan medikamenton
el ibogaino, nomitan Lambarene lau la nomo de la gabona dispensario
de la fama D-ro Schweitzer.
Esploroy pri la kemia identigo kay pri la specifay efikoy de la ibogaino
dauris dum la 70ay yaroy, chefe sub la gvidado de la kemisto Robert
Goutarel
kay de la farmakologiistoy Raymond Hamet, Jean Delourne-Houdé
kay Daniel Vincent.
Esploroy pri la ibogaino dauris en Usono, kie la D-ro W.I. Taylor
de la "CIBA Pharmaceutical Compagnie" kompletigis la kemian identigon
de la molekulo. Esploroyn pri la efikoy de la ibogaino faris la sciencisto
de CIBA Jurg Schneider, kiu farijis poste la prezidanto de la kemia
fako de la societo Dupont. Sed la scienco ankorau ne kapablis kompreni
la ibogainon. Aliayn esploroyn sciencayn faris la sama kompanio. Tiel eksperimentis
per bestoy la D-ro Harris Isbell, direktoro de la "federacia hospitalo
por la kuracado de la narkotazhoy" en Lexinton. Tiel eksperimentis
la D-ro Kentucky per nigrhautay homoy dependantay de morfino. Malaperis
chiuy informoy pri lia laboro.
Chu eblas retrovi ilin che la Departemento por Defendo, au en dosieroy
de la C.I.A.?
Dum la 60ay jaroj la psikiatro Claudio Naranjo kun la psikologo
Leo
Zeff kuracis pli ol 700 malsanuloyn per la ibogaino. Ili konkludis,
ke la ibogaino estas la pley efika drogo yam uzita de ili por kuraci psikiatriayn
malsanoyn. La 60ay yaroy estis la tempo de psikedelay spertoy kay yuna
viro19yaraja, Howard Lotsof, provis drogoyn per si kay per siay
amikoy, kiuyn igis lin dependanta de heroino kay de kokaino. Kiam li kay
liay amikoy spertis la ibogainon, kvin el ili sep chesigis sian dependecon
sen iu ayn simptomo pro manko de narkotazho. La rilatoy de Howard
al la heroino kay al la kokaino estis tute shanjitay : kvankam li taksis
la heroinon kay la kokainon plezurigay antau ol sperti la ibogainon, kiel
la morto ili poste aspektis al li. Lotsof
elektis vivi.
Li baraktis dum monatoy antau ol denove havigi al si ibogainon, kiun
li donis al dek-nau personoy, el kiuj sep estis toksomaniuloy. Sed tio,
kio igas interesa la eksperimenton de Lotsof, estas, ke neniu el
ili intencis chesigi la toksomanion, kay ke kvin el ili chesigis sian uzadon
de drogoy dum pli ol ses monatoy sen sento de manko dum la kuracado.
Howard, kiu havis ibogainon ye sia dispono, ne redronis en la
toksomanio dum tri yaroy kay duono. Post "malyusta enkarcerigo" Lotsof
refarijis dependa de la heroino kay entreprenis kuracadon per la metadono
komence de 1970. Chiuy tiam opiniis, ke la toksomanio estas neinversigebla,
sed
Howard, kiu estis konanta la ibogainon, sukcesis liberiji el
la heroino kay el la metadono, kio estas ech pli malfacila. Li estis ekzemplo
por aliay dependantoy de tiu substanco ( la metadono estis elpensita dum
la 30ay yaroy en Germanio kay nomita lau la nomo de la Nazia Gvidanto :
"Adolfino" ).
Chesigo de dependeco.
En la komenco de la 80ay yaroy, pensante ke la povo de la ibogaino por
chesigi la dependecon estis precipa, Lotsof decidis ekbatali en
vera "krucmilito" por igi la ibogainon havebla de la toksomaniuloy. Dum
unu yaro li studis chion aperintan pri la ibogaino kay li kontaktis la
"National Institute Drug Abuse" (NIDA-on), kie oni respondis al
li, ke necesas pravigi liayn hipotezoyn per eksperimentoy bestay.
Sed tiam ne eblis havigi al si la ibogainon en Usono.
Nur tri yaroyn kay duonon poste Howard povis renkonti la prezidenton
mem de Gabonio, Omar Bongo, kiu donacis al li radikon de la Eboka’,
kiel pruvon de amikeco inter la gabona popolo kay la ceteray popoloy, kay
sekve malpermesis la eksportadon de la Eboka’. La ununura escepto
estis por Lotsof.
Malgranda peco estis "purigita" de francay sciencistoy de CNRS, kay
la D-ro M.R. Dzoljic provis efikoyn de la ibogaino per ratoy dependantay
de la morfino : pozitivayn rezultoyn li akiris. Fortigita de tiu informo,
la D-ro Stanley Glick de la "Albany Medical College" impetis
al la malkovro de la kvalitoy de la ibogaino. Li publikigadis artikoloyn
post artikoloy kay pruvis, ke la ibogaino reduktas la morfinan mankon kay
nuligas iuyn cerbayn efikoyn de la morfino kay de la kokaino.
Baldau kunlaboris kun li la D-ro Patricia Broderick de la "City
University of New-York" kay la D-ro Henry Sershen de la "Nathan
Cline Institute". Unu post la alia, la sciencay eksperimentoy pruvis
la efikecon de la ibogaino.
En 1991 la d-ro Charles de la kemia entrepreno "Lederle
Laboratories" farijis la direktoro de la Fako por Disvolvado de la
Medikamento che NIDA. Li elspezis milionoyn da dolaroy por fundamentay
esploroy pri la ibogaino, kay tuy estis promociita al alia posteno, char
la "blankbarbuloy" de la NIDA rifuzas chion, kio estas inventita ne por
la NIDA. Tiam evidentijis, ke la instituto plu financos nur esploroyn celantayn
pruvi la senefikecon de la ibogaino.
Komencijis la milito de la ibogaino.
La intima amiko de Lotsof, Bob Sisko, estis mortiganta sin iom
post iom per la kokaino. Sukcesinte rompigi la zhurpromeson de Lotsof
ne plu kuraci homoyn, Bob estis kuracita kay sia chiutaga uzado
de ¼ jis ½ unco da kokaino estis chesigita post unu simpla
gluto da ibogaino. Li chiutage drinkadis kvaronon de litro da forta alkoholazho
kay poste malpli multe drinkis nur vinon au bieron. Ye sia granda surprizo
Bob fakte tute chesigis la drinkadon kay reduktis sian chiutagan
fumadon ritan de tabako po du paketoy da cigaredoy. Liay amikoy ne volis
kredi lin. Jis tiam neniu vidis ion similan.
Ekde tiam Sisko estis kompreninta la povon de tiu sankta planto
afrika. Dum Howard daurigis metode kay malrapide sian laboron, kiel
eble pley bone, Sisko iris al Europo kun malgranda kvanto da ibogaino,
kiun li akiris per amikoy en Afriko. En Nederlando li sukcese kuracis yunan
paron dependantan de la heroino ( ges-roy Geerte Franken). Onidiro
rapide diskonigis la informon kay tuj poste Nico Adriann, kiu estis
unu el la gvidantoy de "Addict’s Union in Hollande" kay socia laboristo
che la "European Addiction Research Institute", estis kuracita per
la ibogaino kontrau sia grava dependeco ye la heroino. Sisko lasis
sian ceteron da ibogaino kay Nico sukcese kuracis sian amikinon.
Kuracon post kuraco, la koncernatay homoy ekpostulis por la toksomaniuloy
la samayn raytoyn ye medikamenta preskribo kiel por la aliay homoy. Post
unujara diskutado kun Howard Lotsof, la fama psikiatro nederlanda
P-ro J. Bastiaan ekkuracis sian unuan malsanulon. Ekmarshis la historio.
Redukti riskon de infektado per aideso kay redukti dependecon.
En 1992 la aktivulo de AIDS Dana Beal identigis la koneksoyn
ekzistantayn inter la infektado per aidesa viruso kay la chesigo de la
toksomanio. Beal kontaktijis kun Rommel Washington, kiu estis
socia laboristo en Harlemo kay fakulo pri la kuracado de la dependeco kay
scianta la efikoyn de la ibogaino. Washington opiniis, ke la "Afrikan
Amerikan Community" povis influi la NIDA-on, por ke ji igu la sentoksigayn
kuracadoyn per la ibogaino publike haveblay. Li kunvokis en 1992 la unuan
kunvenon pri la ibogaino en la "Harlem Hospital" de Novyorko. Tie
oni vidis doktoroyn kay sociayn laboristoyn same kiel la nigrhautan aktivulon
Dhoruba
Bin Wahad. La kunveno decidis ebligi al S-ro Washington partoprenon
al la unua simpozio organizita en Europo sub la autoritato de la P-ro Bastiaan.
Tie oni vidis interalie la D-rojn Mash kay
Sanchez-Ramos
de la medicina universitato de Miami-o, kiuy estis tiom impresitay de la
kuracay efikoy de la ibogaino, ke ili ricevis permeson de la universitato
por peti al la "Food and Drug Administration" (FDA) permeson ekstudi
en Usono la efikoyn de la ibogaino per homay eksperimentoy. Post kelkay
malfacilazhoy, la D-ro Mash kay la Universitato de Miami-o akiris
en 1993 permeson por daurigi la unuayn eksperimentoyn homayn en Usono.
En marto 1995 Brother Shine organizis la duan kay pli gravan
kunvenon pri la ibogaino en Harlemo, dum kiu Eddie Ellis, Dhoruba Bin
Wahad, Warren Harry kay Rommel Washington fondis la organizazhon
"Black Coalition on Drug" (BCOD) por respondi al la manko da informado
kontrau la nigrhauta komunumo pri la "neoficialay" kuracadoy kontrau la
dependeco. La BCOD petis, ke nigrhautay profesiuloy estu partoprenantay
en la programoy de kuracado per la ibogaino.
Brother Shine, reprezentanto de la movado ADAM ( Afrikan Descendants
Awareness Movement ), deklaris : "Shaynas al mi, ke tiuy, kiuy klopodas
kuraci la toksomaniuloyn, retroiras kiam oni prononcas la vorton «
ibogaino », eble char tiuy estas misinformitay pri ji. Multe da homoy
opinias, ke ni taksas la ibogainon kiel miraklan pocion, kiu karacas chiuyn
malbonoyn, dum ni opinias, ke iu kuracita per la ibogaino nepre devas sekvi
poste psikan kuracadon. Kiu ayn chesigas sian dependecon kay ne shanjas
sian vivstilon, ne rekreas sociayn ligoyn, tiu estas devige redrononta."
Intertempe R. Washington ne nur partoprenis al kuracadoy en Nederlando,
sed ankau vizitis S-ron Lotsof en lia kliniko de Panamo, kie li
kuracadas per la ibogaino.
(…)
ADAM kaj BCOD antauvidas komunan kunvenon por informi la komunumoyn
pri la ibogaino kay pri aliay kuracoy "neoficialay". |