MEYAYA : la unua trilingva reteyo dedichita al la Iboga'
[AKCEPTEYO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOY

antaua artikolo || rimarkoy pri la skribmaniero || leksikono Bwiti-a || sekva artikolo
La libro de Dana'

obaka1@virgilio.it
"Ibogaine story" de Dana Beal.

 La usona historio de la ibogaino, de la 50ay yaroy jis nun.

Kie oni povas vidi, ke la ibogaino estas la "mar-serpento" de la usona kontraukulturo novyorka, de Thimoty Leary jis Act-Up, tra la Yipsters, High Times kay la Black Panthers (…), chiuy implikitay de la C.I.A., kiu inicis la unuayn eksperimentoyn pri la molekulo ibogaino dum la 50ay yaroy… 

Au pli juste de 1955 gis 1956, kiam la ibogaino estis testata per afrikusonay morfinomaniuloy. Chu la C.I.A. malkovris la povoyn de la ibogaino por chesigi la dependecon ? Le Shtata Departemento rifuzis konfirmi au malkonfirmi ion ayn. La rezultoy de tiuy eksperimentoy restas netroveblay. 

Paralele en la 50ay jaroj la kulto Bwiti', kies inica planto estas la Tabernanthe Iboga, unuigas la diversayn etnoyn de Gabonio kay partoprenas la sendependijon de tiu lando. La unua prezidento de Gabonio, Léon Mba, estis inicita bwiti-isto. 

Chu la apartijema Usono nuntempa estus timanta, ke tiu kuraca kulto el nigra Afriko estus disvastijonta inter la usona popolo nigrhauta pere de la mirinda povo sendependiga de la Tabernanthe Iboga

FRAGMENTO ( tradukita el la angla al la franca lingvoy de N.S.) 

(…) 

Kiam, komence de la 60ay yaroy, Thimoty Leary donis la "acidon" al Allan Ginsburg, tiu lasta fulme ekkonsciis, ke "indola alkaloido" iel povus liberigi la toksomaniuloyn (kvankam li poste estis favora al la substituoy opiosimilay). Leary ricevis de la administracio de la universitato Harward permeson por kiu ayn studanto daurigi kvazau medicinayn esploroyn pri indolay alkaloidoy, cele al trovo de kuracado kontrau la dependeco. 

Unu el tiuy studantoy nomijis Howard Lotsof, kay estis 19yaraja. 

Tiutempe estis eble kay tre facile krei sian propran esploro-societon, kay tiel havi aliron al chiay substancoy "agrablay", poste malpermesitay. 

Iam Howard tagmanjis kun kemisto, kiu estis fama pro sia partopreno al la movado LSD dum la 50ay yaroy, kay kiu proponis al li dozon de nekonata substanco (la ibogaino), promesante ankau al li 36horan "voyajon". 

(…) 

Howard Lotsof kay liay amikoy heroino-maniuloy malkovris la povon de la ibogaino por chesigi la dependecon. 

Sed en 1963 du agentoy de la FDA ( Food and Drug Administration ) konfiskis du gramoyn da pura ibogaino en la laboratorio de Lotsof. Sekve de tio li estis senpruve kondamnata en 1965 ye 14monata enkarcerigo… pro fi-negocado de LSD. 

En 1968 la metadono, kiun origine nomis "Adolfino" jiay eltrovintoy de la tria Reich nazia, ekaperis kiel molekulo de substituo por la kuracado de la dependeco. Konsekvence la natura molekulo ibogaino, kiu ne povas esti patentigita, estis klasigita inter la narkotazhoy, kiel la heroino, la morfino, la LSD au la meskalino. Chia posedo estas malpermesita. 

En 1969 la ibogaino malaperis en Usono. 

Post sia enkarcerigo Howard Lotsof redronas en la toksomanio. 

Li liberijas el tiu stato fine de 1973, kiam li renkontas la gvidanton de Hippies, Dana Beal, kiu tuy donos novan impulson al lia proyekto. Lotsof volas eliri el la kontraukulturo  "Underground" ("subtera") por disvolvi oficialan programon de sentoksiga kuracado per la ibogaino kontrau la dependigay substancoy. Tio estas la "Staten Island Project", kiu estos grandparte financita de la movado por la legitimado de la marikhuano. 

Howard komencas longan procezon, kiu alkondukos la NDA-on proponi diversayn protokoloyn de sentoksiga kuracado kontrau la opiazhoy en 1985, kontrau la kokaino en 1986, kontrau la alkoholo kay la nikotino en 1992. 

Paralele Lotsof organizas pagayn kuracadoyn sentoksigayn en hospitalo de Panamo. 

Tiuy kuracadoy estas multege kostay. La severegan protokolon partoprenas maksimumo da fakuloy en malheyma etoso hospitala. Li, kiu volis kuraci "chiuyn toksomaniuloyn de la mondo", nun trovijas kuracanta malmulte da homoy pagipovay (tiuy toksomaniuloy devas pagi 50000-1000000 francayn frankoyn, nerepageblayn de socia asekureco !) 

Feliche Bob Sisko, kiu estas unu el liay amikoy eks-toksomaniulay kuracita per la ibogaino, konstruas en Nederlando sian propran reton, ankorau funkciantan. 

Malfeliche tie oni ne ankorau antauvidas kunlaboradon kun la bwiti-istoj. Tie oni parolas pri la granda "Bwiti", kiu estas ia speco de afrika buddho imagita de anglosaksa imago post la legado de la verko de la etnologo Fernandez pri la kulto… 

La neserioza taksado de la kulto Bwiti’ kay de jiay miloy da nigrhautay adeptoy, kay la antauyujo kontraufremda ignorigas la nigrhautayn praktikistoyn lertayn ye la uzado de la radiko, kay limigas la ampleksecon kay la efikecon de la diversay kuracadoy elpensitay de la okcidentuloy. 

Manifeste estas post 35 yaroy da strebado, ke la fi-negoco kay la konsumado de drogoy senchese kreskis, kay ke Howard Lotsof ne atingis sian celon (kuraci chiuyn toksomaniuloyn de la mondo). 

Aliay homoy konfidence daurigas la takson lau logiko "hospitala" kay medikamenta. Chu estas pro etnocentrismo, chu pro intelekta pigreco au chu simple pro profito ? 

Chu ili simple eraris pri la metodo ? 

Au chu la tempo ankorau ne venis ?… 

La libro de
Dana Beal


[SEKVO] [AKCEPTEYO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOY

   retour/return index