La ibogaino en psikoterapio kay en la lukto kontrau
la kemidependecoy ye la narkotazhoy
Robert GOUTAREL, Honora Direktoro de Serchado
che C.N.R.S.;
Otto GOLLNHOFER kaj Roger SILLANS, etnologoy,
C.N.R.S.
(Francio, Centre National de la Recherche Scientifique)
CHAPITRO VIIa
Spertoy de "Tuya Morto"
Laù la Mitsogho-y la inicitoy vidas la Bwiti-on
nur dufoje dum sia vivo : dum la tago de sia inicado kay dum la tago de
sia morto. Tio signifas, ke la vizioy dum la alproksimijo al la morto,
kiuyn oni nomas "Spertoyn de Tuya Morto" (STM au NDE en la angla lingvo
"Near Death Experiences"), estas la samay kiel la "normigay" vizioy.
Ni scias, ke kelkay individuoy tuy mortontay vidas sian tutan vivon
pasi antau siay okuloy. Che chiuy tiuy "mort-evitintoy" oni observis impresan
transformijon. Ili ne plu timas la morton, ili sentas sin pli fortay, pli
optimismay, pli kvietay kay ili kontemplas sian vivon pli pozitive.
Du usonanoy, la psikiatro Raymond Moody (39) kay la kardiologo
Michael
B. Sabom (49), speciale interesijis pri la sonjaj eventoy dum
la Spertoy de Tuya Morto.
Post statistika analizo pri 150 "mort-evitintoy", M.B. Sabom
strarigis tabelon de tiuy signoy.
La Tabelo de Sabom'
Fazo de memobservado :
- 1 ) subyektiva sento, ke oni estas mortinta.
- 2 ) paco kay komforto
- 3 ) elkorpijo
- 4 ) vizioy pri eventoy kay materiay objektoy
Transcenda fazo :
- 5 ) tunelo kay malhela areo
- 6 ) taksado de la pasinteco
- 7 ) lumo
- 8 ) aliro al transcenda mondo / eniro en la lumon
- 9 ) renkontijo kun aliay estazhoy
-10) reveno al la vivo
La plimulton el tiuy eventoy oni yam renkontis en la Bwiti-o
de la Mitsogho-y.
Ekde la tria stadio okazas paca vizio agrabla kay elkorpijo. La "novnaskito"
(néophyte) sentas sin kvazau envolvita de blovo, kiu lin
transportas al nekonita vilajo sen komenco nek fino. Li havas vizion pri
du eksterordinaray Estazhoy : Nzamba-Kana' ( la unua viro sur la
tero ) kay Disumba' ( la unua virino ). La vilajo kovrighas per
fayreroy, tiam aperas brilanta globo, la suno, la luno kay la steloy. La
suno shanjijas en belegan yunulon ( la Maystro de la Mondo ), kay la luno
en belegan yunulinon, kiu estas lia edzino kay la patrino de liay infanoy
( la steloy ). La vento retransportas la iniciton sur la teron, kie li
renaskijas kay estas salutita de la pliajuloy kun joyo kay fiereco.
En la Bwiti-o de la Fang-oy, en kiu estijis sinkretismo
inter la kristanismo kay la religio de la prapatroy, pro multay formoy
diverjay estas malfacile priskribi koheran tuton korforman al la "normigay"
vizioy de la Mitsogho-y.
Intervyuoy de yunay francoy
Tamen intervyuoy de yunay blankukoy francay, kiu deziris sperti la inicadon
al la Bwiti-o Fang-a, montras serion da vizioy, kiuy estas
karakterizay de ilia okcidenta kulturo jenerale kristana kay kiuy pleyparte
akordijas kun la tabelo de Sabom'. Tiel en la rakonto de junulo
nomita Kristofo, post kelkay vizioy propray de tipo freudeca kay kelkay
vizioy influitay de la Bwiti-o Fang-a, okazis la jena priskribo
: aboluta blanko, nekredeble luma bluo, la joyeco kay la perfekteco de
la bluo, tono basa kay kaverneca, brilanta lumo traboranta la frunton kvazau
tria okulo, azhoy vidatay en la astroy, vizio pri spirita mondo ne perceptebla
per la korpo, suno giganta nutrata per niay korpuskloy, lumo kies parto
ni estas, la paradizo atingebla nur per la spirito, la percepto de iu tego
malebliganta aliron al la spirita mondo, ktp...
La vizioyn, ambau en la Bwiti-o de la Mitsogho-y kay en
la Bwiti-o de la Fang-oy, shayne superregas la impreso de
brilantay lumoy, kiun ni trovas en la dua stadio priskribita de H.S.
Lotsof (H.S. Lotsof,
U.S. Patent 4, 499, 096, 12an de
februaro 1985 ) (36).
Post la unua stadio, kiun karakterizas vizioy freud-ecay, la
duan stadion markas grava energio kun lumo au lumay fulmoy dancantay chirkau
la kuracato. Dum tiu periodo dauras pensado, kiu shayne pligravigas la
signifon de la vizioy observitay dum la unua fazo. Estas la periodo de
"demandoy kay respondoy" priskribita de iu kuracito lau la metodo de Lotsof'.
Grave estas, ke la luman fazon de la "demandoy kay respondoy" sekvu
refreshiga dormo, el kiu vekijas la dormanto kun sento de memfido kay de
plena bonfarto.
Lotsof' notas, ke la du unuay stadioy dauras kune 24-48 horoyn,
foye ech pli, kay ke ilin sekvas 3 au 4 horoy da dormo. Tiu reduktita bezono
de dormo povas dauri dum periodo de 1 jis 4 monatoy.
La daureco de tiu longtempa efiko akordijas kun la hipotezo de I.M.Maisonneuve
kaj S.D. Glick (1991) pri metabolazho kun longa vivodaùro.
Iuy pacientoy kuracitay lau la metodo de Lotsof' sentas sin
dum sufiche longa tempo kvazau influatay de la ibogaino.
Nederlanda yunulino skribis : "Mi multe perdis emon al drogoy jenerale,
char la efiko de la ibogaino dauras trans iliay efikoy, ech se ne chiam
agrable, " kay "Jis kvar monatoy post la kuracado, mi tre intense memoris
la sperton pri la koloroy kay la lumoy."
La konkludo de la raporto, kiun antaunelonge faris 25yara virino ye
ses monatoy post sia kuracado per la ibogaino, bone montras, ke tiu alkaloido
agas ne kiel iu anstataua drogo "metadoneca", sed per reala modifo de la
"dependiga memo" de la paciento :
"Ibogaïne was mental process for me, a sort of spiritual purification
and a truth serum of which I had to experience its results through time.
It's only now, after six months, that I can say I am not addicted anymore.
It takes time to admit that there is no way back. Ibogaïne is not
the solution in itself, although it takes away withdrawal completely. Ibogaïne
helps you to realize that all knowledge is avalaible to cure yourself through
will power. It's up to you if you are ready to give up your addictive ego.(37)"
La freshdata decido de la "National Institute on Drug Abuse"
(NIDA), kiu aldonas la ibogainon al la listo de la drogoy, kies aktiveco
kontrau la toksomanioy estas taksenda, povus rapide instigi la kompetentayn
autoritatoyn de la europay landoy al ekagado lau la sama voyo. Tio koncernas
precipe Francion, kie la esploroyn pri la iboga' kay pri jiay alkaloidoy
oni komencis fine de la 19a jarcento kay daurigis jis la dua parto de la
20a jarcento.
Se oni konsideras chiuyn esploroyn farmakodinamikayn kay klinikayn pri
la ibogaino, oni konstatas, ke tiu alkaloido estas unu el la shlosiloy
de la interesega kampo aktuala de la neurosciencoy. Oni bedauras jian malyustan
kondamnon pro halucinay kvalitoy kay deziras, ke kun helpo de CNRS kay
INSERM estu kreita plurfaka organizo kunlaboriganta etnologoyn, kuracistoyn,
psikiatroyn kay psikologoyn, kemiistoyn, farmaciistoyn kay farmakologiistoyn,
kay ech (kial ne ?) fakayn zhurnalistoyn, por ke estu donita opinio definitiva
pri la terapiay kvalitoy de la iboga' kay de la ibogaino, kies uzado
devas starigi gravayn problemoyn de medicina etiko.
Ni substreku la duoblan intereson de la ibogaino :
- 1 ) ye "terapiay" dozoy ji estas kontraudeprimilo IMAO rapide aganta,
moderigilo de la dopamino kay inhibiciilo de la kolinesterazo (kies gravecon
oni ekdivenas)
- 2 ) ye "subtoksay" dozoy ji estas potenca esplorilo de la cerbo,
pere de la sendorma sonjado, kiu eble ebligos respondi la demandon de
Francis
Crick : "Kiu rigardas la televidilan ekranon, kiun ni havas en la kapo
?" (10)
Enhavtabelo de la artikolo |