La ibogaino en psikoterapio kay en lukto kontrau
la dependeco ye la narkotazhoy
Robert GOUTAREL, Honora Direktoro de Serchado
che C.N.R.S.;
Otto GOLLNHOFER kaj Roger SILLANS, etnologoy,
C.N.R.S.
(Francio, Centre National de la Recherche Scientifique)
CHAPITRO IVa
La ibogaino en psikoterapio ; la psikanalizo lau Naranjo
La adeptoy de la Bwiti-o bone komprenis tion yam longtempe antau
ni, sed necesas diri, ke en 1969 C. Naranjo ne konis la Bwiti-on.
Claudio Naranjo estas psikoterapia kuracisto chila, kiu publikigis
en1969 dum stajo che la "Institute of Personality and Research"
(Berkeley, Universitato de Kalifornio) rimarkindan raporton titolitan
"Psychotherapeutic Possibilities of new fantasy-enhacing Drugs"
en la gazeto "Clinical Toxicology" (C. Naranjo, 1969) (41)
En
tiu raporto Naranjo pritraktas la terapian efikon de du alkaloidoy
(la harmalino kay la ibogaino) uzitay ye dozoy tiel nomitay "subtoksay".
En 1969 C. Naranjo skribis : "La manko de sistema studado pri tiuy
drogoy (harmalino kay ibogaino) kauzis, ke lau la kemiterapia vidpunkto
oni konsideris ilin kiel toksazhoyn ye difinita dozo. Nu la fenomenoy de
toksijo per la harmalino kay per la ibogaino prezentas la pley grandan
intereson lau la vidpunkto de la psikoterapio kay de la psikologia esplorado."
La harmalinon izolis en 1941 S-ro Gbel el la semoy de planto
"malpigiacea" : Peganum harmala (22). Jin oni ankau eltiris
el alia planto "malpigiacea" de Sud-Ameriko : Banisteriopsis caapi
au yagé. La shelo de yagé estas la chefa ingredienco
de la trinkazho, kiun uzas la indijenoy vivantay che le fonto de la riverego
Amazono dum ritoy kay metodoy de divenado, kay konite estas post la studoy
faritay de la Universitato de Chilio, ke tiu drogo estas la kerno de la
kulturo de diversay indijenay triboy ekde la paleolitikay tempoy.
La efikoy de la harmalino kay de la ibogaino estas preskau unikay inter
la psikoaktivay drogoy.
La pley bona vorto por priskribi tiuyn efikoyn estas tiu elpensita
de fakulo pri yagé William Turner : "onirofrenio"
("onirophrénie" = sonjo-pensado). Tiu vorto indikas la statoyn
kauzitayn de la drogoy, kiuy malsimilas la statoyn "psikomimetismayn" pro
la manko de kiu ajn psikoza simptomo, sed tamen en kiuy superregas primara
pensado kiel en la sperto psikoza au psikomimetisma. La psikologiayn efikoyn
de la harmalino kay de la ibogaino karakterizas tia stato kia sonjado sen
senkonsciijo, nek perceptoshanjo pri la chirkauo, nek iluzioy, nek
difektoshanjo de la pensado kay nek senpersonecigo. Mallonge dirite, oni
povas paroli pri ekzalto de la fantazio, rimarkinda pro ke ji ne misharmonie
kunefikas kun la memo. Tiay fantazioy pli similas al realay vidazhoy ol
al chiutagay sonjoy ordinaray.
En studo farita en Chilio dum 1963-64 pri la psikologiay efikoy de la
harmalino kun aliay kuracistoy chilay kay kun tradiciay terapiistoy indijenay,
Naranjo
notis, ke unu el la pli rimarkinday aspektoy de la fantazio estas jia granda
konstanteco. Tiuy temoy au vidbildoy elvokitay estas pley parte "pratipoy"
tiay, kiay ilin difinis la psikanalizisto Jung, kay kiuy estas malnovay
memoroy jenerale komunay al chiuy homoy kay kushantay profunde en ilia
memoro kolektiva. Ni citu la francan filizofon Voltaire : "Lau Platono
la mondon komponas pratipay ideoy, kiuy chiam restis profunde de la cerbo."
Naranjo distingas du specoyn de pratipoy :
- la mita stilo similas al sonjo pri perdita trezoro, pri bona malyunulo,
pri ideala virino, pri sanktulino, pri ideala komunumo kay pri diversay
pensoy tiel nomitay "noblay", ktp...
- la instinkta stilo estas tia, kia ji povas esti en fantazio kun agreso,
seksumado, chiay sangay scenoy, sangadulto au aliay.
Tiuy scenoy de sendorma sonjo estas spontane pli ekstremay ol chiuy
aliay raportitay de la pacientoy pri iliay kutimay sonjoy, kay ili ne similas
al vizioy influitay de la meskalino au de LSD (lizergatacida dietilmaido).
Fakte la efikoy de tiuy du tipoy de drogoy shaynas situi che du kontrauaj
polusoy : tiuy de komunay drogoy halucinay apartenas al mondo alta kay
anjela kun sentoy pri estetiko kay pri manko de unuijo kun chio, dum tiuy
de la drogoy "onirofreniay" apartenas al la subtera mondo de Freud
kun impulsoy bestay kay regresemay.
Naranjo donas kelkayn ekzemployn pri pacientoy sukcese kuracitay
per glutado de harmalino po 4 au 5 mg/kg (do proksimume 300 mg entute).
Pri la ibogaino Naranjo diras, ke li malmulte scias pri jia
uzo far la gabonoy kay kongolandanoy ol pri tiu de la harmalino. Li ne
konas la Bwiti-on nek shayne la strukturon de la ibogaino.
Li scias, ke la drogo estis uzata en europay farmakopeoy pro siay senlacigay
kvalitoy ye malgranday dozoy, kay tio okazas lau li pro ke ji estas substanco
IMAO (Inhibiciilo de la MonoAmina Oksidazo)
Same kiel por la harmalino, Naranjo uzas la ibogainon per la
busha voyo po 4-5 mg/kg kay per la enveyna voyo po kvarona dozo, kay li
priskribas subjektivayn reagoyn dum chirkau 6 horoy post la uzo. La efikoj
de la ibogaino shaynas malpli ekzotikay ol tiuy de la harmalino.
Kvankam la pratipay enhavoy estas komunay -oftay estas la vizioy pri
bestoy- la fantazio estas jenerale pli propra kay temas pri la paciento
mem, liay gepatroy, kay aliay personoy signifay.
La fantazion kauzitan de la ibogaino pli facile povas manipuli la pacientoy
lau siay propray decidoy au lau tiuy de la psikoterapiisto, tial pli ofte
ol per aliay drogoy ili povas halti por kontempli scenon, reveni malantauen,
esplori alternativon en iu sceno, re-travivi antauan scenon, ktp...
Tiu facileco por la pacientoj manipuli eventoyn dum kuracado per la
ibogaino kay la fakto, ke la sperton oni povas regi lau la dezirita kampo,
estas probable unu el la kialoy de la sukceso konstatita de multay psikoterapiistoy
uzantay tiun drogon.
Ekzemplo bone montras kiel facile la psikoterapiisto povas regi sian
analizon :
Temas pri yuna psikozulo, kiu dum kuracado per la ibogaino decidas
sterniji kay malfermi la okuloyn nelonge post kiam li eksentis la efikoyn
de la drogo :
- "Li unue vidas la visajon de sia patro, fronte al si kvazau en ludo,
kun retenata rideto. Tiam lia komentario estas, ke lia patro shaynas al
li kiel knabo. Li estis kvazau nefamiliarulo sed tamen familiara, kiel
iu forgesita de la paciento yam de multay yaroy.
Subite furiozema spasmo shanjas la vizajon de lia patro. La sceno evoluas
kay la paciento vidas nudan virinon, kiu timas kay kashas sian vizajon
malantau sia brako.
Tuy apude li vidas sian patron ankau nudan, kiu impetas al la virino
por seksa atako. Li sentas kontrolatan koleregon che la virino, kiun li
identigas nun kun sia patrino."
Tiam Naranjo petas al la paciento, ke li interparoligu siayn
gepatroyn, pro intenco forigi la latentan enhavon de tiuy bildoy : -"Kion
shi diras ?"; -"Iru for"; -"Kion li sentas ?"; li ne povas imagi tion.
- "Mi restas perpleksa" li sugestas.
Naranjo tiam elektas alian voyon por igi pli konsciay kay pli
klare percepteblay la sentoyn spertatayn de la paciento : -"Nun estu via
patro.Vi fariju li kiel eble pley dramiste kay auskultu tion, kion li diras
al vi." Tiam rolante anstatau sia patro, la paciento dronas ne en perplekseco
sed en granda malgayeco, suferanta kay rifuzanta sian angoron.
Ne longe post tiu epizodo draste shanjijis la vidpunkto de la paciento
pri siay gepatroy kay konsekvence pri siay sentoy kontrau ili.
La sekvantan tagon li komentis, ke nur nun li scias kiom li identijis
kun sia patrino, rigardante la mondo per shiay okuloy, mallaudante sian
patron kay ech pli, viron, kay kiom tio misharmonie kunefikis kun liay
propray postuloy virecay.
Kontraste kontrau sia kutima idealigo de sia patrino pro plena amo
al shi kay percepto de sia patro kiel egoisma krudulo, li tiam eksentis,
ke li nun konas ilin tiay, kiay ili estas.
Li skribis : "Mi vidis mian patrinon kiel personon malmolkoran sen
amo nek timo, kay mi ne plu rigardas mian patron kiel nesentemulon, kiu
vundis shin en shiay am-aferoy, sed kiel iun, kiu deziras malfermi la pordon
de amo sensukcese. Nun mi plene kompatas mian patrinon."
Kompare kun la drama kvalito de la psikedelay spertoy, tiu epizodo
povas aspekti sensignifa au triviala sed tamen ji estis la shlosilo por
jisfunda shanjo en la kondutoy de la yuna paciento.
Tion oni povas diri jenerale, kiam oni komparas efikoyn de la ibogaino
kun tiuy de la L.S.D.
La kontakto kun la elementoy nekonsciay estas tiukaze simbola (prefere
al la libere disvastijanta emocio post la uzo de L.S.D.) kay ekde tiam
ji povas esti asimilita sub la formo de dauray signoy.
Tiay signoy jenerale okazas, kiam fantazio au hipotezo antaue nekonsciay
manifetijas konscie tiel klare, ke la memo de matura persono povas nur
ekkoni sian pasintan eraron profunde enradikijintan.
Konklude skribis Naranjo :
- "Mi ne volus shaynigi, ke mi rigardas la ibogainon kiel psikatrian
panaceon, kiu alportas la shanjoyn per si mem. Mi kredas, ke multayn drogoyn
oni povas uzi cele al psikologia esplorado, sed ke tiuy drogoy povas esti
nur ilo. Mi dubas, ke povus ekzisti io elfinebla per drogo kay nefinebla
sen ji. Tamen la drogoy povas esti psikay kataliziloy, kiuy ebligas mallongigi
psikoterapian proceson kay modifi jian prognozon. Se la ibogaino mem ne
povas malfermi pordon, oni povas rigardi jin kiel oleon por lubriki la
pord-hokoyn."
Kiam li publikigis en junio 1969 sian gravan raporton pri drogoy ekzaltantay
la fantazioyn, C. Naranjo helpata de franco D.P. M. Bocher
akiris en Francio ye la 31a de julio 1969 post peto ye la 31a de januaro
1968 specialan patenton farmacian por :
"Nova kuracilo aganta che la centra nervo-sistemo, uzebla okaze de
kuracadoy psikoterapiay kay kontraudrogay." ( D.P.Bocher, C.Naranjo,
12969 ) (5)
"La medikamento konsistis el chiuy alkaloidoy de la radikoy de Tabernanthe
iboga kun variebla dozo da amfetamino lau la konduto de la paciento.
Inter la 50 kazoy studitay en psikiatrio, Naranjo priskribis
4 el ili por pravigi sian peton pri "netoksa medikamento, kiu klarigas
la ideoyn kay ebligas jisfundan memanalizon sed konservas la emocian karakteron
nepre necesan por stimuli la pensadon kay la imagon de la paciento."
Tamen dum la sama epoko, post Rezolucioy de la Tutmonda Asembleo por
Sano de mayo 1967 kay mayo 1968, la Federacia Registaro de Usono decidis
konsideri la ibogainon kiel substancon analogan al L.S.D kay al kelkay
stimuliloy de la Centra Nervo-Sistemo :
-"Konsiderite estas pro la intereso de la Publika Sano, ke decas apliki
iuyn dispozicioyn lauregulayn pri la fabrikado, la transportado, la posedado,
la vendado kay la vendigo, la liverado kay la akirado paga au senpaga de
substancoy dormigay kay narkotay, kontrau iuy substancoy kay iuy preparazhoy
kapablay por kauzi dependencon au por malutili al la homa sano."
"Tiu regularo estas aplikebla kontrau la yenay substancoy, iliay izomeroy
( krom se nepre menciite ), iliay saloy, eteroy kay esteroy, kay ankau
kontrau la saloy de tiuy eteroy kay esteroy en chiuy kazoy, en kiuy povas
ekzisti tiay saloy."
"La listo de tiuy substancoy enhavas : la amfetaminoy-n, la ibogaino-n,
la kombinazhoyn kay derivazhoyn de la lizergatacido, la amidoyn de la lizergatacidoy
kay aliayn derivazhoyn, la peyolto-n kay meskalino-n (ne menciita
estas la harmalino), la halucinayn fungoyn, la psilocibino-n kay la derivazhoyn
de la dimetil- triptamino, 4-OH-DMT kay 5-OH-DMT."
Poste ni reparolos pri tiu dekreto, kiu farijis aplikebla ekde 1970
en pluray landoy de Europo, interalie en Francio kay en Belgio. Chiaokaze
en Francio kay en Belgio oni ne plu audis pri la ibogaino kay vendi la
medikamenton Lambarène estis malpermesite.
Enhavtabelo de la artikolo |