La baza ceremonio enhavas tri noktoyn.
Oni kromnomas jin "la organizazho" (en Gabonio), "el trabayo" (en Ekvatora
Gvineo)
La Ngoze' dauras dum tri sinsekvay noktoy :
Efun, la komenco - la naskijo -
Nkeng, la kerno - la morto -
Meyaya, la renaskijo
En kelkay eklezioy la unua nokto estas duigita en Efun Bègn
(merkrede vespere), dum kiu oni organizas la Ngoze-on kay nur ludas
la muzikarkon (Bè au Bègn, la muzikilo de antau
la kreado). Zhaude estas Efun Ngoma, dum kiu nur la citron oni ludas.
La ritaro ripetijas chiun nokton kun kelkay shanjoy rilate la specifecon
de chiu nokto.
Tamen iom surprizige estas noti, ke "inica" religio bazita sur halucina
drogo, kiu kauzas "demonhavon" kay "vojaghon al la rejlando de la mortintoy",
estas tiom formalismema kay jis la obsedo respektema de la ritaro.
La pleymulto de la ritaroy rekte devenas de la Bwiti' Mitsogho'
( Ngoze estas mitsogho-a vorto) kun pruntoy el la kristanismo pli
au malpli gravay lau la eklezioy. Tio estas unu el la aliay aspektoy de
la Bwiti' Fang', kies sinkretismo aperigas al iuy la Bwiti-ismon
nur kiel indijenan "avataron" de la kristanismo, kay tio estas kompreneble
tute falsa. La kristanay ritaroy tiukaze vestas realecon, kiu neniel rilatas
kun la kristanismo.
Pro la influo de la kristanismo disvolvijis la simbola signifo de la
cifero 3, kiun oni yam trovis en la 3 dioy de la origina ovo, kay kiun
oni konstante retrovas : en la kulto estas 3 noktoy, 3 Nganga-oy,
3 Yombo-oy...
La kultoy bwiti-ay ne unuijis kay la ritaroy, same kiel la interpretado
de kelkay mitoy, varias en chiu eklezio pli-malpli "reformita" de profeto
kay influita de la kristanismo. La Bwiti-o koncernas pli ol la duonon
de la Fang-oy de Gabonio kay de Ekvatora Gvineo, kay disvastijas
en Kamerunio inter la popoloy Pahwin-ay, kiuy estas proksimay al
la Fang-oy. Malgrau tiuy varioy, ekzistas kelkay granday branchoy
kay la fundamentoy de la religio restas stabilay (oni povas kompari la
Bwiti-on kun la kristanismo kun jiay granday branchoy katolikay,
ortodoksay, protestantay kay la multay eklezioy evangeliay).
A. Marie, en sia libro "la naissance à l'envers"
komplete priskribis la ritaroyn de la 3 noktoy de
la Ngoze' de la eklezio Assumgha Ening (unu el la plej
gravay)
| "En la Bwiti-o la renkontijo kun la spiritoy kay la sukceso
de la ceremonio dependas chefe de la perfekteco atingita en la plenumo
de la ritoy koncerne la danco-manieron kay la akuratecon respektendayn,
char ech la malpley granda detalo neglektita sufichas por kompromiti jian
efikecon. La ritigado de la spaco kay de la tempo estas pushita jis la
ekstrema pinto." |
cf S. Freud "actes obsédants et exercices religieux",
en "l'avenir d'une illusion." PUF , 1971, p 81.
kay ni ne forgesu, ke la Kambo' cheestas por respektigi la lejon... |