el la libro "Péril blanc" ( Blanka danjero ) de René
Bureau.
Eldoneyoy de l'Harmattan, 1978.
Kio alkurigis min al tie kay kio forlasigis al mi la kvietan vivon en
la pariza universitato? Chiam estis la serchado de spegulo, kie mi, la
Blankulo, povu trovi sian autentikan rebrilon. Tiufoye ni estis reflektitay,
vi, mi kay la niay, en la tualetspegulo tauga por nia komedio.
La Fang-oy de Bwiti-o, kiuy kutimas pri la anatomio kay
la fiziologio, respegulas al ni senkompatan diagnozon, vidinte nian mienon
kay la ridgrimacoyn de nia visajo.
La klinika ekzameno esprimijas lau formo nek ideologia, nek politika,
nek psikologia, nek metafizika, sed mita.
Komence Mebeghe', kiu havas nek patron nek edzinon, metis en
la origina kaoso globon (ovo au feto). Estazho eliris el ji, Nzame'.
Li estis sola kay ploris. Mebeghe' ordonis al li, ke li dispecigu
sian propran korpon : la sango elfluota estos la substanco, el kiu aperos
la estazhoy de la tero. Sendifektitan korpon rehavos poste Nzame'.
El la ovo poste eliris Ninepone', fratineto de Nzame', sed
"tiutempe la aperturoy de shia korpo ne estis malfermitay". La postnaskito,
None',
finfine naskijis. Restis la placento kay la umbilika shnuro. Ili formis
duflankan estazhon : la Evus', kies kontraua flanko estas
Ekurana'.
La tri unuay kreitazhoy estis tiel flankitay kvazau supernombre de kvara
neatendita demiurgo katenita al sia siama jemelo: tio anoncas malagrablazhoyn.
Mebeghe' faras la neceson por eviti riskoyn de influkonfliktoy.
La roloy estas klarigitay kay al chiu estas asignita restadeyo. Estras
do Nzame', komisiita por kauzi la naturon kay la homon similan al
li. En la sama vilajo, sed chiu en sia kvartalo (au en sia kvadranto inter
du kardinalay punktoy), vivas Ninepone' kay
None'.
La Evus' vivas en la kvara parto de la spaco : la vepreyo. Mebeghe'
malpermesas al ili, ke chiu transpasu la limoyn de sia propra teritorio.
Nzame' komencas do sian laboron por kauzi la mondon kay la homaron.
Ninepone',
kiu estas zhaluza pro la superrangeco de sia plejaja frato, profitas lian
voyajan foreston por iri en la vepreyon. Alveninte che la marcho, shi demandas
: "kiu mortigas antilopoyn kay fakocheroyn ? -- Mi estas tiu -- Kiu vi
estas ? -- Mi estas la Evus' -- Kial vi ne venas al la vilajo ?
-- Estas malfacile nutri min kay mi malamas la lumon. Kial vi volas, ke
mi venu ? -- Mia frato Nzame' trompis min. Li yam komencis sian
laboron : li faris homon simile al sia bildo, ne al mia".
Ninegone' malprosimigis la kruroyn unu de la alia kay la Evus'
eniris en shian seksorganon. Morgaue la Evus' diris : "Mi malsatas,
donu al mi tiun kaprinon pasantan antau la budo". Tuy mortis la kaprino
kay la Evus' manjis jin. Baldau poste ne plu estis kaprinoy. La
Evus'
diris : "Mi malsatas, donu al mi vian filinon" (ne gravas la anakronismo...).
Tuy mortis la filino. La
Evus' manjis shin.
Tiam Nzame' revenis de sia voyajo. Li diris : "Mi ne plu rekonas
la vilajon, chu vi kunportis la Evus-on chi-tien ? Li devis resti
en la vepreyo por manji la chasviandazhon". Tiam Nzame' retirijis
por chiam, lasante le mondon sub la lejo de la virino kay de la Evus'.
Tiam Ninegone' alproksimijis al sia frato None', por ke
li fekundigu shin. Estis la nsem', la unua incesto. La homoy devenas
de tiu sangadulto. Ili estas mortemay, dum Nzame' estus kauzonta
senmortemayn estazhoyn kiel li mem estas.
Evus' poste ekrilatis kun None' (vorto indikanta la martelegon
de la forjisto) por instrui al li la fandarton kay la forjarton. Li donis
al li la originan balgon, kies fleksebla parto el ledo estas libro, kiun
la Blankuloy scias legi. Li montris al li kiel forji la ringon da metalo
malmoligita kay malvarmigita en la akvo de la ina marmito, dank'al kiu
oni povas fabriki la iloyn kay la utilayn objektoyn.
Mebeghe', vidante tiuyn eventoyn okazintayn post la malobeo de
la unua malpermeso, sendis Ekurana-on, por ke li ataku la Evus-on
kay faligis lin en la centron de la tero.
Ni estas en la tempo de tiu lukto, al kiu partoprenas la homoy. Ninegone',
kiu plagiatis Dion kay uzurpis kun la Evus' la regpovon super la
mondo, estas kondamnita je portado de la tero sur sia kapo.
La kaliko kay la malnova sako.
"La eventoy okazintay che la homoy unue okazis che la dioy".
La unua paro homa iel konstatis la efikecon de la ordofalsigo inaugurita
de siay naskintoy. Mukengue' kaj Mangongo' (Adamo kaj Eva')
siavice sin lasas delogi de la Evus'. Ankau ili sangadultis. Ilia
unuenaskita filo Abona-Litougo ("la viro inter vivo kaj morto" =
Kaino) havas kun sia frato la saman edzinon Massana' ( Tereza').
Li zhaluzas kontrau sia frato kay mortigas lin. Antau ol li rifujas meze
de la arbaro, lia patrino Mangongo ( Eva') donas al li semon de
Eboka'
: tiel li povos revidi sian fraton mortintan kay siayn gepatroyn post
ilia morto ( la viziado kay la konado estas akiritay per la buchofero de
proksimulo : tiel estas la lejo de la Evus' ).
Adamo yam mortis. "Li estis la unua mortinto". Sur lia tombo kreskis
la unua Eboga'. Sed Adamo ( Mukengue' ) aliformijis. La avataro
de Adamo estas Nzambia- Pongo (vorto entenanta la radikon
Nzame'
), t.e. Yesuo, filo de Egnèpe' ( Maria' ), kiu mem estas
avatarino de Eva'.
"Yesuo mortis dufoye, kiam li estis Adamo kay kiam li estis Yesuo".
Ya tiu estas la sama, kiu pekis kay kiu "venis por montri al ni la voyon
al Dio".
Nzambia-Pongo', antau ol li venis sur la teron en la sinon de
Maria', estis che Dio kun lia frato Nzambia-Vanga' ( au
Ekurana',
au Sankta Mikaelo ). Ili ambau estis devigitay elekti inter unuflanke malnova
sako plenplena da Eboga' kay aliaflanke la kaliko kay la Biblio.
Yesuo unue elektis : li prenis la kalikon kay la Biblion."Li malsupreniris
kay estis akceptata de la Blankuloy ; sed kiam li volis iri che la Nigruloyn,
la Blankuloy ekzhaluzis kay mortigis lin. Mikaelo diris : Yesuo instruis
al la blankhautuloj, mi prenas la sakon da Eboga' kay iros por instrui
la Bwiti-on al la Nigruloy ; li semis semon sur la tombo de Adamo
(au de Yesuo)". Ya estas do Kaino, la prapatro de la Nigruloy, kiu heredis
pere de sia patrino.
Mi zhus rezumis kay kunmetis por vi multayn divers-specayn tekstoyn
kolektitayn el la busho mem de inicitoy apartenantay al diversa- brancho-
de la Bwiti-o. La bazay elementoy partoprenas en la kultura heredazho
fang-a.
Mi preterlasis la miton de la mitsogho-a virino Benzogo,
la unua kiu komunikis kun sia mortinta edzo dank'al la Eboga' kay
pagis per sia vivo la akiritan konon, sed elementoy de la mitsogho-a
tradicio estas disay en la mita tekstaro.
|