MEYAYA : la una trilingva reteyo dedichita al la Iboga'
[AKCEPTEYO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOY

antaua artikolo || rimarkoy pri la skribmaniero || leksikono Bwiti-a || sekva artikolo
Benganga ba kue
(eniro de la nganga-oy)

obaka1@virgilio.it
racine Iboga
fragmentoy el la libro "La naissance à l'envers" de André Marie.
 

La eniro de la Nganga-oy necesigas sufiche kompleksan ritaron

Post la rita balaado de la Mbandja-o, kay dum sin preparas la Nganga-oy en la chambro de la viroy, la Kambo ekprenas la torchon, ekflamigas jin per la fayro, kay iradas chirkau la Mbandja-o kun gesto simila kiel la balaado de la riteyo ( ia speco de benado de la lokoy asociita kun la akvumado fare de la Yombo antau la naskijo ). Li iras por bati per sia torcho antau la pordo de la Yombo-y, rondiras chirkau la fayro kay venas por frapi kontrau la pordon de la Nganga-oy.

Akurate tiam la citroludanto devas prononci la formulon : "Mobaka ( rompijas la ovo ) dissumba ngui, douma yéké, yéké ka mouna ewa", kay la obaka-ludantoy devas kune frapi unusolan baton sur la Obaka-o ( tio estas favora antausigno pri la bona daurigo de la ceremonio, kay kia ayn misharmonio ye tiu nivelo estas malbona auguro MOBAKAKA)

Nur tiam la tri Nganga-oy povas eliri, kay tiu eliro simbolas la eliron de la tri dioy el la origina ovo. La tri Nganga-oy unue haltas dum momento antau sia pordo, rigardante la Kambo-n, kiu staras malantau la fayro kay svingas la torchon. Post la skuado de la sonorileto ekmarshas la Nganga-oy en la spaco purigita per la torcho kay la akvumado.

La tri Nganga-oy rondiras chirkau la Kambo kay haltas antau la pordo de la Yombo-y. Tiam diras la citroludanto : "la luno aperis", same kiel li diris dum la halto antau la pordo de la viroy : "la suno aperis". Ili denove rondiras chirkau la fayro kay haltas maldekstre de la altaro, kay poste dekstre de ji. Chiufoye la citroludanto prononcas formulon, kiu koncernas la citron mem. Fine ili turnijas fronte al la altaro.

Metinte la pelvon da akvo antau la altaro, la Kambo retirijas al sia loko che la enireyo de la templo, kay estingos la torchon nur kiam la tri Nganga-oy, ordiginte la ritayn objektoyn kay puriginte la altaron, estos komencantay la riton de la fumigado per la tri cigaredoy. (EGNOU TAGHA)

Dum la eniro chiu Nganga-o portas kelkayn objektoyn ritayn : 

  • La centra Nganga-o tenas sonorileton kay la torchon de Abel' ( arbo de Kopal ), kiu malsimilas la torchon el fibro ( nkouma' ) de la Kambo;
  • la ina Nganga-o, Egnepe', tenas la skuludilon  ( soke' ) kay kandelon;
  • kay la dekstra Nganga-o ( flanko de la viroy ) tenas la flagon, la ngua-on (malgrandan shildon ) kay la spadon ( ofte klingon de bayoneto ). 
Dum tiu tuta ritaro la tri Nganga-oy reprezentas la tri originayn dioyn elirintayn el la rompita ovo :
  1. Nzame Mebeghe
  2. None Mebeghe
  3. Nyingone Mebeghe
lau la simbolaro de la kreado.

En la simbolaro de la naskijo, specifa al Efun', temas pri la patro, la patrino kay la infano ( baza trilogio ).

En Ngeng' kay la simbolaro de la morto la 3 Nganga-oy personigas la krucumitan Kriston kay la du shtelistoyn.

Ye la funkcia nivelo, kompreneble, la tri Nganga-oy rememorigas la pastron kay liayn du helpantoyn dum la meso.

La eniro de la Nganga-oy estas konsiderebla kiel simila al la ceremonia eniro de la pastro kay de liay mesoservantoy.

Komento kolektita de R. Bureau bone klarigas la sencon de tiu sceno ye la mita nivelo : 
"La tondro rompis la ovon. La tri eliris ( Nzame', Nyingone', None' ). Ili vidis viron, kiu montris al ili tiun torchon svingatan de supre al malsupre ( Nkouma' ).

Tiu viro estas Sankta Mikaelo, la Kambo : li tiel agis kontrau la tri dioy por montri al ili la lumon. Dio diris : "Kiu estas tiu kvara ?"
Estis la placento, en kiu ili estis entenitay : ya jin oni nomas Kambo ( Sankta Mikaelo )"
( Tute novay notoy p. 134 )

La vorto Nganga-o indikas preskau chie en Gabonio la funkcion de divenisto-resanigisto kay che la Mitsogho-oy oni trovas inicayn korporacioyn de Nganga-oy relative sendependayn de la Bwiti-o ( Binet J., Gollnhofer O., kaj Sillans R., 1972, p.217 ). Tamen la vorton Nganga-o ankau oni uzas por indiki iuyn agantoyn de la rito, ech se ilia rolo estas pli punkta ol tiu de la Nganga-oy de la Bwiti-o Fang-a. O. Gollnhofer kaj R. Sillans notas, ke "en la Bwiti-o ghetsogho' la rolo de la du Nganga-oy estas tre limigita : ili aktive partoprenas la ritaron  nur dum unu sola fazo de la nokta ceremonio, kiam ili dancas kun la torchoy, zonitay per serpenthauto, kapvestitay per folio de bananarbo kay korpe shmiritay par argilo pemba." ( same p.217 )

En la Bwiti-o Ndea de la Fang-oy la Nganga-o akiras "pastran" statuton, kiun li havas chie alie, sed tiu posteno ne estas daura. Oni elektas la Nganga-on okaze de chiu ceremonio.

En la Assumgha Ening la Nganga-o rompas chiuyn ligoyn kun lia tradicia funkcio de divenisto-resanigisto ( kiu estas prefere la fako de la Kombo-y sed ne estas rita funkcio ) kay farijas la centra aganto de la ceremonio kun siay du helpantoy. Tiu funkcio, kiun vizio rivelas al iu, postulas purecon, moralan perfektecon ( char estas la enkarnijo de Nzame' au de Kristo ), kay fizike grandan eltenecon.

Aliay referencoy pri la funkcio de Nganga-o : 

  • Bureau R,, 1972, 1, p. 62 et 2, p. 177
  • Gollnhofer 0., 1973 p. 132 sqq.)

MOBAKAKA ( la bato de la obaka' )

La voko-korno de la Kambo kunvenigis chiuyn partoprenantoyn al la ceremonio, sed en tiun komunumon enshovijas ankau la Beyem-oy ( la sorchistoy ) trovantay en ji noktan "organizazhon", kiu konkurencas ilian propran kay kiun ili esperas konfuzi.

Kio ebligas instali ekde la komenco de la ritaro la ceremonion ye nivelo, kie la Beyem-oy ne povas agi, t.e. la bato de la Obaka' : Mobakaka. Tiu-ci instalas la partoprenantoyn, kiuy tiam krome levijas chiuj kune, ye nivelo de ekzistado samvalora kiel tiu de la spiritoy. La Mobakaka' simbolas do la rompon, kiu akompanas la shanjon travivitan de la partoprenantoy dum la ceremonio. Unusence chio okazas en ekzistonivelo rekte videbla de la laiko, alisence chio okazas en tempo kay loko svebantay inter tero kay chielo.

Tial gravas, ke la tri obaka-ludantoy samtempe batu, char se okazas tiunivele misfaro au misakordo, tio estas malbona auguro pri la harmonio kay la paco de la ceremonio

Tiu "komunuma" signifo kompreneble kunekzistas kun la dramaturgia signifo : la rompijo de la ovo estas tiuvidpunkte interesa pro siay du dimensioy. La skemon de la rompijo oni cetere retrovas, kiam naskijas la infano el la ventro de la patrino ( Efun' ) kay kiam ekkrevas la kadavro en la tombo ( Nkeng' ).
(vidu libron de R. Bureau 1972, 2,p.140 et 177)

fragmentoy el "La naissance à l'envers" de André Marie

Benganga ba kue
- eniro de la Nganga-oy -

[SEKVO] [AKCEPTEYO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOY

   retour/return index