| MEYAYA : la unua trilingva reteyo
dedichita al la Iboga' |
 |
|
Artikolo de André MARY
in "Encyclopédie des religions", p 1 184-1
191
ouvrage collectif sous la direction de Frédéric
Lenoir et Y.T Masquelier
Bayard éditions. Dépôt légal
septembre 1997
LA BWITI-O DE EKVATORA AFRIKO
La Bwiti-o estas inica kulto nun disvastigita en
la tuta Gabonio, en parto de la Ekvatora Gvineo kay de la Sud-Kamerunio.
La inicado konsistas interalie el manjado de fortay dozoy
da halucina drogo (nomita Iboga-o au Eboga-o),
kiu ebligas vizian aliron al la mondo de Eboga', al la mondo
de la estazhoy diay kay prapatray, kay al la kono de la sekretoy pri la
vivo kay la morto.
La rita ceremonio (Ngoze') konsistas el
multay ritoy plenumitay de la homoy pley inicitay (Banzi')
kay el noktay dancoy kun kantoy, kay chio tio okazas ritme de tam-tam-oy
kay de la sankta harpo (Ngombi'). La simbolismo de tiuy noktoy
rememorigas pri la dramaturgio de la naskijo (Efun'), de
la morto (Mwenge'), kay de la renaskijo (Meyaya')
de la mondo kay de la homo, kay la kulto celas religi la ligon kun la dioy
kay kun la prapatroy, kiuy estas fonto de chiay richeco kay fekundeco.
La inica instruo kay la rita laboro uzas tre ellaboritan hierarkiigon de
la roloy kay de la statutoy ene de diversay komunumoy.
La unueco de la nomo Bwiti-o (au
Bwete)
ne devas kredigi al ni, ke ekzistas unuigita religio kun nacia reto. La
"religio de Eboga' " konceptita kiel inter-etna religio kun
universala celo, kay organizita lau eklezioy, estas mito au, pli bone,
utopio komuna al kelkay freshdatay "branchoy" de la movado Bwiti-ista.
Parencay ligoy ya ekzistas inter tiuy komunumoy malgranday kay tre proksimay
al radikoy lokay kay familiay, sed pley grava estas la fundamenta disigo,
kiu apartigas la inicitoyn fidelayn ye la tradicia kulto de la gentoy de
sudorienta Gabonio disde la prozelitoy de sinkretisma religio Bwiti-ista,
kiu estas la afero de la Fang-oy (pley multnombra gento en
la norda parto de Gabonio, en la Ekvatora Gvineo kay en la regiono de la
estuaro).
|
|
Historio
La Bwiti-o en
Ekvatora Afriko |
 |
DE UNU SINKRETISMO
AL ALIA
La kulto Bwiti-a de la Fang-oy en Gabonio, pri
kiu chefe temos chi-tiu artikolo, starijis per sinsekvay ondoy kay oni
povas distingi almenau du epokoyn en jia historio.
Dum unua epoko komence de la 20a jarcento, kelkay membroy de la gento
Fang-a
ekadoptis la kulton Bwiti-an de la Mitsogho-oy
de la Sud-Gabonio anstatau sia propra kulto kontrau la prapatroy (Byeri'
).
En la 30ay kay 40ay yaroy okazis dua etapo, kiun karakterizas novigazhoy
faritay de profetay personoy, zorgo pri liturgia reformado, kay alproprigo
de elementoy pruntoprenitay el kristanismo. La ritaro Bwiti-a
senkonteste havas originon Tsogo-an, ech se ji yam havas
chiuyn karakteroyn de loka sinkretismo devenanta de renovigo de la malnova
kulto kontrau la prapatroy (Mombe' ), de la malkovro de la
kvalitoy
halucinay de la planto Iboga' donacita de la Pigmoy, kay de
pruntoprenoy akumulitay dum la migrado, kiu antauis la translojijon de
la Mitsogho-oy en la nunan regionon de Mimongo'.
La naybaray etnoy, interalie la
Apindji-oy, ankau depostulas
la ellaboradon de tiu tradicia kulto, sed chiuy inicitoy agnoskas, ke la
sankta lingvo de la
Bwiti-o, kiu estas nomita Mweneke'
au
Mosodwe' kay kiu estas la shlosilo de jia tuta signifo
esotera, devenas de la lingvo
Tsogo-a.
Le fontoy misiistay au administraciay ekstere de la parola tradicio
Bwiti-ista,
ne liveras atestoyn pri la cheesto de la Bwiti-o che la Fang-oy
antau la unua mond-milito de 1914-18. Inverse, lau la legenday biografioy
de la unuay inicitoy, la disvastijo de la kulto meze de la
Fang-oy
estus okazinta en la fino de la 19a yarcento, kay kelkay versioy ne hezitas
asocii jian alvenon en la estuaron (t.e. che la chefurbo Libreville)
kun la reveno de la shipo de la fama esploristo Savorgnan de Brazza.
Tiu fenomeno de pruntopreno ne estas eksterordinara sed parto de la kutimay
intershanjoy okazantay inter naybaray etnoy yam antau la alveno de la blankuloy
.
La Fang-oy mem respondecis antau kelkay yaroy pri la eksportado
de sia kulturo, interalie de la ritaro Melan', al la popolo
Beti'
de la Sud-Kamerunio. La Melan' , kiu devenas de la nomo de
la halucina planto Alan' uzita cele al komunikado kun la
prapatroy, signifis pli speciale la inican ritaron de la Byeri'
(ordinara kulto kun konsultadoy, buchoferoy kay oferdonoy chirkau la "relikvuyo"
entenanta la kranioy de la prapatroy) sed ankau la klanan societon de la
plenkreskay viroy inicitay al la kulto.
La Beti-oy zorgis perfektiji, adoptante ritaron, kiu lau
ili estas pli kompleksa ol tiu heredita de siay tradicioy.
La fakto ke, en la antaukolonia relative malfermita kay fluktua merkato
por intershanji efikayn pratikoyn kultayn, popolo povas ion pruntopreni
de alia, kiu mem pruntoprenis de tria, ktp..., igas tre problema la demandon
pri la origino de la kultoy.
Tamen kiel eblus ignori la novayn reguloyn, kiuy estis regontay tiun
intershanjadon kadre de la koloniismo ? Kay chefe kiom surpezis la malpermesoy
eldiritay de la misiista povo, la proklamita neakordigebleco de la bapto
kun la inicado, kay la samrangigo de la kulto kontrau la prapatroy kun
la "fetichismo" kay kun la kultoy "demonay" ? Inter la popoloy Fang-ay
de la estuaro en Gabonio kay en Ekvatora Gvineo, pere de la reto da religiay
intruistoy, la misiistoy pli forte subpremis la yunayn adeptoyn de la Bwiti-o
ol la malyunayn fideluloyn de la Byeri-o, tiel ke tre rapide
la ritaro kay jiay prozelitoy estis devigitay kashe vivi.
Tiu aspekto de sekreta societo, rezervita nur al inicitoy, sur kiu estis
zhetita foye ech ene de sama vilajo ostracismon de la konvertitoy al la
romkatolika kristanismo, estas esenca por kompreni kiel disvastijis la
Bwiti-o
en la socio Fang-a komence de la 20a jarcento. La dramaturgio
de la persekutado ankorau chefinfluas la kolektivan memoron nunan.
Alia respondo estis shayna konvetijo al la kristanismo kun daura praktikado
de la kulto kontrau la prapatroy revigligita de kasheco.
Sed la subpremado ne sufichas por profunde klarigi, kial estis forlasitay
la familiay ceremonioy privatay kay parte sekretay, kiuy chiam estis lau
la inicitoy la esenca parto de la kulto Melan'. Nek la pruntemo
atribuita al tiu popolo konkerema sen io por konkeri tiutempe, nek la obeemo
al la misiista premo ebligas klarigi, kial sian kredindecon perdis kulto,
kiu simbolis la prapatran tradicion por tiuy homoy.
La analizo de la shanjoy kauzitay de la koloniismo sugestas, ke estis
shancelata la soklo de tiu familiisma religio (Esa' ) de
submetijo al la favora protekto de la patroy.
La sociay kay ideologiay fundamentoy de kunvivado, chefe la komunuma
solidareco de la familia grupo (Ndebot' ) kay de la vilajaj
grupoy (Mvogabot' ), kay la hierakia statuto inter la gentoy,
la seksoy kay la generacioy estis severe pridubatay.
La nerektay efikoy de la misia agado kristana che la yunuloy, la virinoy
kay la malrichuloy, sed ankau la logpovo de salayreco au la devigay translojijoy
kauzitay de koloniay laboreyoy difektis la rilatoyn de la plenkreskay viroy
kun la tradicia vivmaniero. La importita
Bwiti-o tiam shaynis
al tiuy yunay viroy rimedon por firmigi sian sendependecon kontrau la hierarkiay
devigoy de la rondoy familiay kay vilajay. Antau ol fariji Bwiti-istay
estroy agnoskatay kay respektatay, kay la novay garantiantoy de la tradicia
parolo, la prozelitoy estis devigatay rompi la prapatran ripetadon de la
ciklo de la reveno de la patroy ( a baa so de la tradiciay
ritoy ).
La laboristoy Mitsogho-ay, Masango-ay, Apindji-ay
kay Alombo-ay, kiuyn oni dungis kiel kuiristoyn au braklaboristoyn
en la arbodehakeyoy de la regionoy de la estuaro kay ankau de Lambarene',
diskonigis la Bwiti-on al la laboristoy Fang-ay,
kiuy ankau estis for de sia vilaja medio dum longa tempo. La chefa centro
de la disvatigo de la Bwiti-o en la lando Fang-a,
same kiel la estonta centro aktiva de la novigado, ya situas en la estuara
regiono che la pordoy de la chefurbo Libreville. Ekde tie la movado
de diskonigo ampleksijis al la norda parto de la lando jis la Ekvatora
Gvineo kay la Sud-Kamerunio, tiel inversante la unua movo de konverjo al
la Estuaro el la suday vilajoy kay laboreyoy. Kvankam la esprimo estas
iom tro forta se oni konsideras la tiaman tre limigitan disvolvijon urban
de la chefa centro Libreville, oni povas tamen diri, ke ya kulton
urban rekunportis la novay Bwiti-anoj en la vilajoyn Fang-ayn.
Ankau signifoplene estas, ke la transdono de Bwiti-o okazis
en la arbodehakeyo, tiu "ne-loko" kompare kun la familia vilajo,
kiu estis vera mikso-poto etna kay kultura.
Jian diskonigon en la lando Fang-a pere de la reveno heymen
de tiuy, kiuy estis foririntay che la blankuloy kay estis revenantay kun
mono (simbolo de la nova richeco), povis faciligi la intima asociado de
la prestijo de tiu nova kulto fremda kun la evidentay signoy de richijo.
La Eboga' (la arbeto halucina kay pli jenerale la rito) kapablis
por generi forton, kiu superis la malnovan kulton familian kay kiu kapablis
alfronti la socie kay kulture defiantan religion de la blankuloy. Kiam
la Bwiti-istoy Fang-ay hodiau parolas pri la
potenco de la Eboga' de la Mitsogho-oy, temas
ne nur pri la pli forta vizipovo de tiu drogo kompare tiun de Alan'
uzitan en la kulto Byeri' sed pri la richega scio kosmogonia
vehiklata de la esotera lingvo pri la sekretoy de la vivo kay de la morto,
kay ankau pri la regado de nevideblay fortoy, kiel estas atestite en la
nokta scenigo de la rita dramaturgio. La pleyinicitoy Mitsogho-ay
imprese pruvis la forton de tiu "super-feticho" dum noktoy pasigitay en
la arbodehakeyoy : tie oni povis vidi banaarboyn fariji plenkreska post
nur unu nokto.
La fascinado de tiu fremda feticho ekzistanta che jiay novay adeptoy
ne malhelpas observi aposteriore kiom la Bwiti-o plene akordijis,
jis la pley malgranda detalo de la bestay au kreskazhay simboloy, kun la
di-aro de la prapatray figuroy, kay kun la inica irvoyo kay la strukturo
de la chefay sekvencoy ritay de la Melan' kay de la
So,
kiu estas la pley granda ciklo ceremonia de la tradicia socio Fang-a.
La inica transdono de la "pakazho" de Bwiti-o (mbumba
zi buiti), kiu entenas pulvorigitajn elementoyn el prapatray kranioy
kay kiu garantias protekton kay fekundecon, mem- kompreneble anstatauis
tiun de la "sako" de Melan' ( abup melan' ),
kies kvalitoy ne estas tre malsimilay. Pere de la alproprigo de tiu fremda
aranjo simbola, la Fang-oy nescie religis sin kun la disay
fadenoy de sia propra tradicio. Tiel, importita kulto poste montrijis paradokse
kiel "konservatorio de la tradiciay kultoy".
La Byeri', la So kay la Bwiti-o
devenas de la sama fonto simbola, kvankam pasante de unu al la alia oni
nedistingeble glitas de religio de la prapatroy enradikigita en la tradicio
al religio de la kosmo multe pli mistika, kay de familiara ritaro al societo
de prozelitoy.
La origina logiko de tiu endogena kay interetna sinkretismo estas nutrata
de la homologeco de tiuy inicay kultoy kay de la centra rolo, kiun havas
en ili la vizia sperto.
Paroli pri la Bwiti-o Fang-a ne devas sugesti,
ke la kulto estis amase adoptita de la tuta socio Fang-a,
tiel ke ji farijis parto de la komuna heredazho kultura. Ankau oni ne povas
diri, ke en sia komenco la Bwiti-o Fang-a celis
interetnan unuijon kun centra autoritato. Cetere la disijo de la kultay
centroy autarciay plene akordijas kun funkciado per sekretay societoy sen
ia ayn novigo rita. La shanjoy en la tradicia
Bwiti-o okazis
kiam la kulto publike ekvideblijis, kiam ji ekestablijis apud la voyoy,
kiam ji ekjuis publikan kay nacian agnoskon kay poste audigis sian vochon
pere de siay profetoy.
|
|
|
Historio
De unu
sinkretismo
al alia |
 |
FETICHISMO KAY KONTRAUSORCHA
KULTO
En la tuta Afiko "nigra", la kontrausorchay kultoy (antiwitchcraft-schrine)
en la antaukolonia periodo au en la komenco de la koloniado estas ofte
konsideritay kiel antauintay la profetayn movadoyn au la sinkretismayn
kultoyn, ech se ili havas destinon paralelan kay pli efemeran.
La socia situacio, kiu favoras tiuyn kultoyn (malordigo de la idovicay
sistemoy, konfliktoy inter la seksoy au la generacioy, malpliijo de la
fekundeco kay pliijo de la beba morto-kvanto, mal- kvietigo kay nesekureco
devenantay de fizikay kay sociay plagoy kauzitay de la invado far la blankuloy),
estas taksita de la vilajay popolaroy kiel eksterordinara kay novaperinta.
Male, interpreti la pliijon de la malfelicho kiel konsekvencon de la
pliintensijo de la sorcharto, protekti sin per la magio au per la aliancoy
kun genioy, same kiel publike konfes(ig)i la kulpon au submeti iun al la
"yujo dia" (elprovo per akvo au fayro por pruvi ies kulpecon au senkulpecon
= ordalio), abunde cherpas el la fonto de la tradiciay sistemoy de konceptoy
kay praktikoy ritay.
La pley konatay kultoy kontrausorchay Ngi' kay
Ndende'
havas strukturayn traytoyn, kiuy rivelas rompon ene de la tradicio Fang-a,
kay kiuy donas al ili akompanan kay ekhan rolon rilate la Bwiti-on.
La apero de la kontrausorchay kultoy estas ligita kun la perdo de la
praveco de la tradiciay autoritatoy indijenay, kun ilia konstatita nekapableco
por solvi konfliktoyn nun tro gravayn por ili, kay kun la helpo ofertita
de migray tachmentoy estritay au ne de karismuloy kay alogay pro noveco
kay strangeco. El kulto fremda (kay ech foye malamika) au el naybara gento
disvastijas la novay "fetichoy" kay iliay heroldoy oficialay, antauitay
de sia bonfamo kay de siay antauay sukcesoy. La kulto Ndende',
kiu disvastijis che la Fang-oy ekde la 50ay yaroy post la
kulto Ngi', havas originon Bakota-n. Tiuy migray
societoy sendependay de la familiay konfliktoy estas ofte petitay por roli
kiel jujistoy (ekz okaze de ripetitay mortoy de yunuloy ), sed la motivoy
de la peto estas sufiche "malklaray" por ebligi influadon kay manipuladon
al la "enketistoy" informitay pri klachoy kay sekretoy. La malyunay vilajestroy
kompreneble invitas societoyn Ngi-ayn cele al restarigo de
sia minacata autoritateco, sed la situacio povas fariji malfavora al ili
se la "pastroy" Ngi-ayn notas la fluktuecon de la kontrauay
fortoy antau ol verdikti sian kontrausorchan diagnozon .
La starigo de vera "merkato" magi-religia interklana devigas la societoyn
en ji agantayn al chiam pli da novigoy en la kulto. Tial la kontrausorchay
kultoy devas cherpi en la trezoroy de la pley diversay tradicioy por trovi
novazhoyn : inicayn elprovoyn, "yujon de Dio" ("ordalion"), divenayn metodoyn
per vizio au demonhavo, ktp.Tiel estas komencita au pli juste akcelita
vasta proceso interetna, kiu preparas la aperon de interkultura sinkretismo.
La apero ene de la kulto Ndende' dum la 50ay yaroy de la
feticho nomita "Blanka Damo", "Fraulino", "Senmakula Virgulino" estas la
reenkorpijo de loka Mammywatta' kay indikas la dauran evoluon
de Ngi' lau multay versioy kay la iom post ioman eniron de
la virinoy en la societon.
La pretendo ye lukto kontrau la malnovay fetichoy per nova feticho konstruas
diablan mashinon simbolan, kiu post sufiche longa tempo povos nur okazigi
la malpravecon de la tradiciay kultoy kay shanjoyn en la kampo magia kay
religia. Kiel eblus ne kompreni la ambausencan dangeron de simbola strategio
uzita de malnovay tribestroy au de gepastroy kay bazita sur novay fetichoy,
kiuy ne nur denuncas la sorchistoyn sed ankau pridubigas la malnovayn fetichoyn
kay la tieayn genioyn ?
|
|
Historio
Fetichismo
kay Kulto
Kontrausorcha |
 |
| LA PROFETA VEKIJO
PROFETOY CHE LA INICITOY
La shangoy en la kultura tradicio, kiuy signas la transiron de Byeri-o
al Bwiti-o en iuy rondoy Fang-ay komence de
la 20a jarcento, neniel necesigis la peradon de karismay personoy. La migrantoy,
kiuy ekkonfliktos kun la tradiciay au administraciay estroy kay kun la
religiay instruantoy okaze de sia provo por instaliji meze de la vilajo,
estas ne profetoy sed la adeptoy de inica societo. Ilian eblan prozelitismon
oni ne povas asocii kun ia ayn profetismo. Cetere, ye tiu stadio, la shanjoy
trafantay la kulton koncernas malpli la soci-simbolan strukturon de la
organizado rita en la origina societo ol jiayn rilatoyn kun la globala
socio. La geeco iom post iom pli grava de la partoprenantaro, la principo
de la alijo persona au familia, la anstatauo de chiuy vilajay asocioy per
kongregacioy, rezultos chefe el la kultura transiro en socia medio ekster
la globala socio. La interetna sinkretismo ligita kun repreno de mitay
kay ritay elementoy Fang-ay dependas dum tiu fazo malpli
de individuay iniciativoy ol de anonima laborado de la kolektiva memoro.
La parola tradicio pri la unuay inicoy de tiu periodo kay pri tiuy okazintay
jis la 30ay yaroy indikas neniun novan branchon en la Bwiti-o
Fang-a
kompareblan kun tiuy konitay en la Bwiti-o Tsogo-a
: la Ndea' kay la Disumba'. La statuto, kiun
donas la parola tradicio al la unuay inicitoy kay al la unuay inicintoy
de la Fang-oy, estas tre signifoplena pri tio. Inter tiuy
lastay elstara estas legenda figuro : tiu de viro Tsogo-devena
(au lau aliay versioy Masango-a au
Alombo-a)
kay nomita Mbumba' au Mbomba', kiu estus akompaninta
la faman esploriston Savorgnan de Brazza dum lia reveno al la estuaro.
La prezentado de origina inicinto alveninta el la sudo sur la shipo de
Blankulo estas interesa konstruo mita, des pli se oni scias, ke la figuro
de la Blankulo ofte rolas kiel gvidisto en la rakontoy de la vizioy pri
la mondo de Eboga'. La inica nomo atribuita al tiu viro havas
multayn kromsignifoyn kay ebligas simbolayn vort-ludoyn : mbumba'
en la inica lingvo estas la nomo de la tipa feticho (la biang'
de la Fang-oy) sed ankau de la kesto entenanta la kranioy
de la prapatroy, abmum', la "ventro" de la Bwiti-o
; biômba' estas por la Mitsogho-y la
pordo, la seksorgano de la virino, la truo en la centra fosto de la templo
de Bwiti-o ! Oni transdonis la nomon mem de tio, kio estis
la kerno de la inicado, al pseudohistoria persono.
Koncerne la nomoyn de la unuay inicitoy Fang-ay, la historio
akompananta ilin similas al versio banaligita de la originay mitoy pri
la transdonado de la Eboga' fare de la prapatroy. Ilia legenda
historio estas tiu de viroy submetitay al la komuna sorto de chiuy homoy
(malsanijo, morto de la proksimuloy) kay rolintay kiel la unua inicito,
foye kiel la Granda Praulo, por fiksi la genealogian pravecon deziratan
de la diversay branchoy nunay de la Bwiti-o. Gravege estas
atesti familian ligon inter la unua inicito kay la fondinto de la grupo,
ech se necesas iomete "aranji" tiun liston genealogian. La statuto de "granda
inicito" relative kontrauas tiun de "profeto" : li partoprenas tiun longan
chenon inican, de la unuay homoy (la Pigmoy) jis la Fang-oy,
tra chiuy etnoy transdonintay la Eboga-on .
La heredazho de la Bwiti-o Tsogo-a situas
en daura proceso de kvazau natura transdonado inter la estazhoy, en ciklo
de intershanjado ye kosmay dimensioy, kiu asocias la homoyn kun la bestoy,
kay al kiu tute fremda estas la ideo de historia revelacio.
Fine de la 30ay yaroy, zhus antau la dua mond-milito kay post longa
periodo da maltoleremo kolera de la misiistoy, okazis la unuay perfortoy
subpremay, kiuy havigis al la movado jiayn unuayn martiroyn. Samtempe tiam
ekaudigis sian vochon la religiay gvidantoy por montri, ke ili intencas
forlasi la kutimayn praktikoyn religiayn kay fondi novan kulton, ech novan
religion kay ne nur simple novan branchon de la Bwiti-o.
Neniam oni troe substrekos la originalecon de la kristan-afrika sinkretismo,
kiu karakterizas la novan religion Eboga'. La "autentikan"
Bwiti-on
de la popoloy de Sud-Gabonio neniam alogis tiu parta asimilado de kristanay
elementoy, kiu lau ilia vidpunkto estas neakceptebla perverso de la prapatra
tradicio. Inicito Apindji-a au Eshira tre bone
povas vizitadi la kapelon de la katolikanoy au la templon de la protestantoy
dum li praktikadas la Bwiti-on, sed neniel li konceptas ilian
intermiksijon.
La 30ay yaroy estas decidiga turno-punkto en la religia historio de
la kolonio. Kvazau en senelira voyo estas la eklezioy katolikay kay protestantay.
Multay signoy instigas ilin al sindemandon pri la sincereco de la afrikay
konvertijoy, pri la ruzoy, la trompoy kay la miskomprenoy kashitay malantau
la indijenay kondutoy. Oni timas la revenon al "paganay kutimoy" au al
la "fetichismo". La misiay eklezioy serchas novan impulson, farijas pli
severay pri la moroy kay pri la praktikoy kultay kay ech forpelas multayn
instruantoyn religiayn, kiuy kompreneble farijos novay adeptoy de la societoy
Bwiti-istay.
La konkurenco inter la misiistoy katolikay kay protestantay farijas pli
akra.
La "religia vekijo", kiu kaptas la protestantan eklezion de 1935 jis
1937 pro la influo de ideoy kay de praktikoy "pentekostistay" importitay
de kelkay pastoroy, nevole provizas analizilon de la religia konscienco
indijena. La ricevemo de la fideluloy kontrau la nova "bapto de la Spirito"
nomita "bapto de potenco", kontrau la kunvenoy de publika konfesado, kay
kontrau la resanigoy per la surmetado de la manoy, rapide kauzas kolektivayn
trancoyn kay viziayn aktivecoyn. La formoy de komunikado kun la sanktazhoy
kay la ritaroy de esprimado, kiuy estas parto de la kulta tradicio afrika,
daure influas la animoyn kay la korpoyn dum dekoy da yaroy post la kristanigo.
La elmontrijemaj konfesoy kay transdonoy de la fetichoy, la divenazhoy
au "profetazhoy" inspiritay de la Spirito pri la malbonfaroy de iuy kay
de aliay, kay la atenditay efikoy de miraklay kuracadoy, rekte rememorigas
pri la enscenigo de la kontrausorchay kultoy. Farijintay viktimoy pro sia
naiveco pri la libereco de la "blovo de la Spirito" kay ne regantay movadon,
kiu kauzas demandoyn kay konfuzoyn, la tiamay "pentekostistay" pastoroy
(same kiel la pastroy de la nunay grupoy karismemay) sentis la bezonon
dekreti regularon por distingi kay autentikigi la "maloportunayn" manifestijoyn
de la Spirito.
Oni povas sindemandi pri la influoy kay la konsekvencoy eblay de tiu
"religia vekijo", kiu estas shayne bone enradikijinta en la lando Fang-a
chirkau la estuaro, por la "vekijo de la Bwiti-o". La kolektivay
inklinoy, kiuy reaperas en tia konteksto, ilustras kiom la kristanismo
malplenumis la esperoyn pri spirita komunikado kay la promesoyn estigitay
de ji. Che la fideluloy tre viglas sento de senigo pligravigita de vaste
disvatijinta onidiro pri sekreto bone kashita de la Blankuloy rifuzantay
reciprokan intershanjon. Samtempe la "ekkonscio" pri la kulta malindeco
de la "religio de la osto" kay de la "malvenko de la prapatroy" malpermesas
simplan revenon al la pasinteco.
Nu, tiun duoblan voyon seneliran klopodas por preni en kalkulon la religiay
gvidantoy, kiuy celas proklami sin "profetoy", samtempe reprenante la yuda-kristanan
modelon spertitan dum la vizitado de la misiay eklezioy kay anoncante la
malfermon de nova voyo : la voyo de religio por la Nigruloy. La vilajanoy
agnoskos ilin kiel profetoy de nova religio kay je la nomo de ilia mesajo
la dischiploy sin dedichos al aktiva prozelitismo, kiu profunde modifos
la religian peyzajon gabonan.
Verdire, estas chefe post la fino de la dua mond-milito ye la fino de
la 40ay yaroy, ke la profeta movado generis siajn pley grandayn figuroyn,
aparte tiun de la profeto Ndong Obame Eya' fondinto de la
religio Asumga Ening' (la "komenco de la vivo"). Se la nomo
Bwiti-o
Fang-a
finfine indikas aron da reformitay kultoy naskitay de tiu periodo (tiun
aron la Bwiti-istoy nomas "la religio de Eboga"
pro sia emo al unueco) oni povas diri, ke ji estas la rezulto de autentika
movado profeta. La "tradiciay" branchoy de la Bwiti-o Disumba
enradikijintaj che la Fang-oy (chefe en la regiono de la
gabona chefurbo
Libreville) eble konservijis paralele sed tiel bone
asimilis la liturgiayn novigoyn de la "reformistay" branchoy, ke ili nun
povas shayni pli alikulturigitay ol tiuy lastay. Malsame kiel la tradicia
Bwiti-o de la popoloy de Sud-Gabonio, la kulto Disumba
de la Fang-oy "kristanighis", kay tio okazis sen
internay influoy de la profeta fenomeno, eble pro la chiamay preteco kay
malfermeco de la etna kulturo de la Fang-oy. Tiun hipotezon
oni ne devas ekskluzivi, ech se la komparo kun la parencay popoloy de Sud-Gabonio
montras, ke tia preteco povas okazigi malpli formalan sinkretismon de la
kredoy kun "duobla" praktiko kulta : la diservo kristana dum la tago kay
la Nganga-o dum la nokto. La aliformijoy de la kulto Disumba
de la Fang-oy, kompare la integrismon de la Bwiti-istoy
ne-Fang-ay, estas tamen neimageblay sen la efiko kay la disa
influo de la profetismo en chiuy kultay kampoy Fang-ay de
la estuara regiono.
La shanjo de la Bwiti-o en "misian religion" kun la celo
diskonigi trans la limoy de la vilajo au de la klano mesajon kay "bonan
novajon por la nigruloy", konstituas gravan fenomenon de la yaroy 50ay
kay 60ay.
La mesia dimensio kay la anonco pri la alveno de nova erao por la nigra
popolo chiam cheestis en la paroladoy de la profetoy de Eboga',
precipe dum la periodo antau la sendependijoy. La unua prezidento de Gabonio,
Léon
Mba, rolis kiel savanta heroo en la imago Bwiti-ista.
La elrevigoy post la sendependijo kay la morto de la prezidento instigis
la dischiployn al rifujo en la kutima skemo de reviglijo de la espero kay
de prokrastita atendo.
La chefa misio de la profetoy chiam estis liturgia, char la savo de
chiuy dependas de la perfeteco de la ritaro. La aranjo de la rita spaco,
la arkitekturo de la temploy, la kalendaro de la festoy , la ordigo de
la ritoy kun la kantoy, la koloro de la vestazhoy, kay ech la nombro da
kordoy de la sankta harpo, farijas tiom da simbolay armiloy en la lukto
inter la diversay branchoy de Bwiti-o, kay tiom da gravegay
problemoy por la vivo au la morto de grupoy kay individuoy. Tiukaze la
rito-scienco anstatauas la teologion.
La reformintoy de la Bwiti-o Fang-a, pro
fideleco ye la tradicio de la Granday Inicitoy sed ankau pro inklino al
la misia difino de la "vera" religio, chiam volis apartigi sin de la kuracado,
kay bonvole lasis la virinoyn de la Ombwiri' zorgi pri la
resanigo de la malsanuloy dank'al la povoy de la Eboga'.
Nu okazijas, ke la kulto Ombwiri' devenanta de la sud-gabonay
kultoy kun demonhavo (Elombo, Ombundi', Mabandj') superis
dum tiuy lastay yaroy la Bwiti-on sur jia propra kampo,
kunigante vizion, demonhavon, religion kay resanigon sen zorgo pri la postuloy
de la inica instruo.
Sed la vera defio, kiun devas nun alfronti chiuy praktikoy terapiay
kay religiay de la familio de Eboga', estas la amasa alveno
al Gabonio (samekiel alien) de la novay vekijoy "evangeliay", "nov-pentekostistay"
aù "karismemay", kay la timinda konkurenco de tio promesita pri
savo kay resanigo okaze de "konvertijo al Kristo" kay de "elversho de la
Spirito".
|
André MARY in "Encyclopédie des Religions"
|
Historio
La Vekijo
Profeta |
|